Sankta Maria de la Lilio

La Sanktejo de Sankta Maria de la Lilio (Itale: Madonna del Giglio) estas preĝejo de la 17-a jarcento kiu situas en la komunumo de Prato, en la Provinco de Prato, Italio.

Ĝenerala alrigardo al la konstruaĵo

Historio redakti

En 1270, samloke staris preĝejo de Hospitalo Sankta Silvestro, fondita fare de Dolce de Mazzamuti. Tiu preĝejo estis transformita en sanktejon fare de arĥitekto Pier Francesco Silvani, post kiam serio da mirakloj okazis tie. Tiel, la 26-an de aŭgusto 1664, velkinta lilio floris denove antaŭ murpentraĵo de Quattrocento reprezentanta Virgulino kaj infano pentrita sur ekstera muro de la preĝejo vid-al-vide al puto. En 1680, la projekto estis finita per integrado de la kultata pentraĵo en la centron de la impona ĉefa altaro en "scagliola" (marmora stuko) realigita fare de Giovan Battista Balatri en 1665.

Pentraĵo titolita Santi Francesco Saverio e Pietro d'Alcantara (Sanktaj Francisco Xavier kaj Petro de Alcántara), verko de Pentristo Alessandro Rosi, superstaras unu el la flankaj altaroj realigitaj inter 1670 kaj 1674.

Ekde 1980, la rektoro de la sanktejo estas MS-ro Renzo Francalanci, arĥimandrito de Katolika Grek-Melkita eklezio, kiu kronigis per oro la Virgulinon de la fresko de la ĉefa altaro, farante el ĝi Maria incoronata Regina (Maria kronita reĝino). Li ankaŭ iniciatis la Homan komunumon de Kavaliroj de la Lilio kiel laikajn gardistojn kaj protektantojn de la sanktejo.

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti