Sankta Semajno en Granado

La Sankta Semajno en Granado estas rimarkinda okazo por allogi kromajn turistojn al tiu urbo. Kiel ĉe aliaj tradiciaj urboj de Hispanio la celebroj ĉirkaŭ tiuj tagoj estas historiaj. Oni celebras ĉefe per procesioj la ok tagojn de la Sankta Semajno el Palmofesto al Glordimanĉo. Estas po kvin frataroj kiuj celebras ĉiun tagon, krom por sabato kaj dimanĉo kiam estas respektive nur po unu kaj po du.

Imago de mortigota Jesuo ĉe la Preĝejo de la Magdalena, en la Sankta Semajno en Granado de 2009.