Timoteo de Efezo

(Alidirektita el Sankta Timoteo)

La kristana sanktulo Timoteo (antikve-greke Τῑμόθεος, Tīmotheos, latine Tīmotheus) estis kunlaboranto de la apostolo Paŭlo de Tarso. Li naskiĝis en Lystra apud Konya en Malgrandazio (la nuntempa Turkio) kaj mortis ĉirkaŭ 97 en Efezo.

Sankta
Timoteo de Efezo
Persona informo
Τιμόθεος
Naskiĝo 30-an de novembro 2016 (2016-11-30)
en Lystra
Morto 30-an de novembro 1996 (1996-11-30) (-20-jaraĝa)
en Efezo
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj vd
Religio kristanismo vd
Familio
Patrino Eunice vd
Gefratoj Pudentiana vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Timoteo estis la filo de greka patro[1] kaj de kristaniĝinta judino de la nomo Eunike [2]. Laŭ la raportoj de la novtestamenta libro Agoj de la Apostoloj kiel ankaŭ de la epistoloj de Paŭlo li akompanis la apostolon Paŭlo en ties misiaj vojaĝoj, post kiam tiu malkovris lin en ties hejmurbo kaj kunprenis lin al la vojaĝoj. La libro Agoj de la Apostoloj krome raportas, ke Paŭlo ĉe Timoteo plenumis la operacion de cirkumcido.

Laŭ pli posta kristana legento Timoteo iĝis la unua episkopo de Efezo kaj mortis tie martire.[3]

La grekdevena nomo Timoteo signifas "timu dion" (videblas la simileco de la du grekaj vortoradikoj al la esperantlingvaj ekvivalentoj) respektive "honoru dion".

Memortagoj redakti

La katolika, protestanta kaj anglikana memortago de la sanktulo estas la 26-a de januaro, kune kun la sanktulo Tito, la ortodoksa la 26-a de januaro. En la urbo Bayeux en la regiono Normandio de norda Francio, kie konserviĝas relikvoj de la sanktulo, li krome festiĝas la 9-an de majo.

Laŭ katolika tradicio, Timoteo estas la patrono de pacientoj kun stomakaj malsanoj.

Ikonografio redakti

En kristanaj bildigoj ekzemple per pentraĵoj, skulptaĵoj aŭ freskoj, Timoteo kutime prezentiĝas kun klabo kaj ŝtono.

Nova testamento redakti

En la nova testamento kolektiĝis du epistoloj de Paŭlo de Tarso al Timoteo: la 1-a kaj 2-a epistoloj al Timoteo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. nova testamento, Agoj de la Apostoloj 16,1
  2. nova testamento, 2-a epistolo al Timoteo 1,5
  3. Eŭsebio de Cezareo: Historia ecclesiastica III, 4,5; Acta Timothei