Sankta Vitalo de Milano

Sankta Vitalo de Milano (Milano – Raveno inter la 3-a kaj la 4-a jarcentoj) estis kristana martiro; kaj estas venerata kiel sanktulo de la Katolika Eklezio.

Martiriĝo de sankta Vitalo de Milano.

Laŭ serioza tradicio, li estis edzo de sankta Valeria. Vitalo kaj Valeria estis gepatroj de aliaj du sanktuloj tre venerataj en Milano kaj en Raveno: nome Gervasio kaj Protasio.

Hagiografio redakti

Laŭ hagiografia tradicio, Vitalo estintus romia soldato kiel aperus en dokumento trovita ĉe la korpoj de la du filoj Gervasio kaj Protasio, en tombejo de Milano esplorigita en 396 de sankta Ambrozio de Milano. Laŭ tiu dokumento, Vitalo eskortis la juĝiston Paŭlinon al Raveno, kie la sama juĝisto mortokondamnis kaj la ligurian mediciniston Ursicinon kiu sin jam deklaris kristana. Vitalo helpis la mediciniston alfronti torturon kaj morton kaj provizis por la entombigo. Sed tiu lia konforta sinteno pruvis ke mem estas kristana: pro tio li estis mortokondamnita kaj entombigita en Raveno.

Laŭ iuj hagiografiistoj la kulto al sankta Vitalo de Milano kaj Raveno naskiĝis aŭ trovis kreskiĝon kiam la milana episkopo Ambrozio kunportis al Milano relikvojn de sankta Vitalo servisto de sankta Agrikolo martiro de Bolonjo.

 
Mozaiko en la Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno Vitalo estas la unua el maldekstro. La relikvoj de Sankta Vitalo estis kunportitaj al Raveno de Galla Placidia en 409.

Laŭ anonimo hagiografiisto, la edzino de Vitalo, Valeria aliris al Raveno por rekuperi lian korpon. Sed sensukcese. Male laŭlonge de revenvojo ankaŭ ŝi suferis martiriĝon permane de idoladorantoj kiu ŝin "oferus al la dio Silvano".

Por honori sanktan Vitalon oni, en Raveno, konstruis la belegan Bazilikon de Sankta Vitalo. La Roma martirologio, lin memorigas la 28-an de aprilo reasertante ke Sankta Vitalo estis edzo de Sankta Valeria kaj patro de sanktaj Gervasio kaj Protasio.

Notoj redakti

Aliaj projektoj redakti

KOMUNEJO: [1]

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [2] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [3] Catholic_Encyclopedia