Sanktaj Johano kaj Paŭlo (Venecio)

Sanktaj Johano kaj Paŭlo (itale Santi Giovanni e Paolo, venecie: San Zanipolo aŭ nur Zanipolo) estas preĝejo en Venecio, en la kvartalo Kastelo.

Sanktaj Johano kaj Paŭlo
Fasado de Sanktaj Johano kaj Paŭlo

Sanktaj Johano kaj Paŭlo estas monaĥopreĝejo de la Dominikanoj. Ĝi estas la plej granda preĝejo de gotika arĥitekturo en Venecioj de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝi estis preferata tombopreĝejo de la veneciaj ŝtatestroj same kiel de multaj nobelaj familioj. Patronaj sanktuloj ne estas la samnomaj apostoloj, sed Johano kaj Paŭlo de Romo, du martiroj el la epoko de Juliano la Apostato.

Arĥitekturo redakti

Sanktaj Johano kaj Paŭlo estas trinava pilastrobaziliko kun transversa domo, al kiu aliĝas mezgranda kaj po du ĥorkapeloj. Ĉiuj ĥorkapeloj havas plurlateran finaĵon. Escepte la navokruciĝon, kiu tenas kupolon, ĉiuj konstrupartoj havas krucripovolbojn.

La preĝeja interno longas 96 metrojn, en la laŭlonga domo ĝi larĝas 28 metrojn, la transversa navo larĝas 43 metrojn, kaj la volboj altas proksimume 35 metrojn.

La preĝejo estas brikodomo. Ornamelementoj ĉe la ekstera konstruaĵo, ekzemple la rondfenestroj, la frisoj, la koroneca kornicofinaĵo kaj la altaj tabernakloj sur la fasado same kiel la portalo, estas el kalkoŝtono devena de Istrio. La ŝtonaj volboj estas el stukita kanplektaĵo, kio reduktas la pezon pro la problema konstrutereno. Kiel ankaŭ en aliaj preĝejoj de Venecio tiun ĉi konstruaĵo stabiligas lignaj tirankroj.

Konstruhistorio redakti

 
Interno

En 1245 ŝtatestro Jacopo Tiepolo donacis al la ordeno de la Dominikanoj terpecon por la konstruo de preĝejo, tiam rande de la urbo kaj granddistance al Sankta Maria Glorplena de la Fratoj de la almozanta ordeno de la Franciskanoj, kiu estis akirinta sian konstruterenon en 1234. Kiam komenciĝis la konstruo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo, ne estas konata, la unuan fiksan konstrudaton dokumentas enskribo el 1369 en la transversa navo. En 1430 la preĝejo estis konsekrata. En 1437 la monhava frataro de la oraĵistoj kaj silkokomercistoj Scuola San Marco aĉetis najbaran terpecon por la konstruo de fratarodomo kaj faris malavarajn donacojn al la Dominikanoj por la plukonstruo de la preĝejo. Proksimume meze de la 15-a jarcento oni starigis la ĥorejon kaj finkonstruis fine de la 15-a jarcento la kupolon.

En 1458 mondonacoj ebligis komisii arĥitekton Bartolomeo Bon per konstruo de portalo, por kiuj uziĝis antikvaj kolonoj el Torcello.

Inter 1575 kaj 1582 la rozaria frataro donacis la rozarian kapelon (Cappella del Rosario) por la memoro al la batalo de Lepanto. Oni konstruis ĝin laŭ plano de Alessandro Vittoria. Tiun ĉi kapelon en 1867 brulo detruis. Ĝian nunan aspekton ĝi dankas al riparado en la jaro 1913. Inter 1638 kaj 1663 oni konstruis la ĉefaltaron laŭ planoj de Baldassare Longhena kaj Francesco Cavrioli. En 1682 oni forigis la ĥorseĝaron, tiel ke la granda preĝejohalo plenvalore vidiĝas. Komence de la 18-a jarcento oni alkonstruis la Kapelon de Sankta Dominiko. La konstruon financis plejparte mondonacoj. Ekzemple la starigo de familiokapeloj kaj tombomonumentoj en preĝejoj ĉiam estis ligita kun regule venantaj mondonacoj pro mesoj, kiujn ankaŭ daŭrigis la familioj kaj heredintoj, por certigi la memoron pri la mortintoj.

Ekipaĵo redakti

 
Bella: Entombigo de ŝtatestro en Sanktaj Johano kaj Paŭlo
 
Tombomonumento de ŝtatestro Tomaso Mocenigo

Sanktaj Johano kaj Paŭlo estis la preferata tombopreĝejo de la veneciaj ŝtatestroj. En la preĝejo troviĝas krom multaj aliaj tombomonumentoj de veneciaj nobeloj nur el la tempospaco inter gotiko ĝis baroko 26 ŝtatestraj tombomonumentoj. Kiel unu staestro entombiĝis en 1249 la mecenato de la Dominikanoj, Jacopo Tiepolo. Lia simpla tombomonumento el marmoro troviĝas ĉe la ekstera fasadomuro.

La haŭto de Marcantonio Bragadin, guberniestro de Kipro, kiun en 1571 mortigis la turkoj, troviĝas en la dekstra flanknavo de la preĝejo en tombomonumento starigita en 1596.

Ekde la mezo de la 15-a jarcento ĉi tie entombiĝis la ŝatestroj de la venecia respubliko. Ankaŭ kelkaj artistoj, Gentile Bellini, Giovanni Bellini, Lorenzo Lotto kaj Jacopo Palma la pli juna ĉi tie havas siajn lastajn ripozejojn. La murtombejoj prezentis komence de la renesanco novajn eblecojn interligi plastikon kaj arĥitekturon. La ‚homa’ plastiko estis disvolviĝinta el la enligo en la fasadofasonaĵo de la granda katedraloj de la alta mezepoko, aparte en la portalozono, al pli kaj pli liberstara figuro. Tiuj ĉi tombomonumentoj ĉe la internaj preĝejaj muroj jen estas nova komponaĵo, kiu ebligis al la plastiko esence pli vastan memstarecon ol al la embrazuraj figuroj de la pasinta alta mezepoko.

Eksteraj ligiloj redakti

45.43905555555612.342063888889