Sanktaj Petro kaj Aleksandro

La abata preĝejo Sanktaj Petro kaj Aleksandro estas la plej malnova preĝejo de Aschaffenburg. Oto de Ŝvabujo konstruigis la preĝejon en la 10-a jarcento sur la loko de karolida rektangula konstruaĵo. La konstrua kerno estas konstruita kiel romanika baziliko, aliaj konstruopartoj estis faritaj en la frugotika stilo. La preĝejo havas riĉajn artajn trezoraĵojn, kiuj parte estas ekspoziciataj en la abata muzeo de la urbo Aschaffenburg. Ekde 1958 ĝi havas la staton de malgranda baziliko.

Preĝejo Sanktaj Petro kaj Aleksandro

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti