San (majuskla Ϻ, minuskla ϻ) estas arkaika litero de la greka alfabeto, aperanta inter pio kaj kuoppa en alfabeta ordo, respektiva en pozicio al la fenica tsade , sed ĝia nomo venas de shin. Ĝi kutime havis fonetikan valoron /s/, sed eble iĝis neuzita en favoro de sigmo. La lasta atestita uzo estas en la 6-a jarcento a.K.. Kun ia malsama formo (kiu estas markita kiel "tsan"[1]) la litero estis ankaŭ uzita en unu el kipraj dialektoj kiel [ts], anstataŭigante antaŭan labial-velaron antaŭ komenca vokalo, kie aliaj dialektoj anstataŭigis ĝin per taŭo.

Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

La fenica aŭ la greko litero estis donita en la etruskan alfabeton (𐌑, transskribata kiel Ś), en la arkaika etruska alfabeta ĝi tenis sian M-formon sed ekde la 6-a jarcento a.K. ŝanĝiĝis al formo simila al tiu de la d-runo D.

En la Unikodo estas kodoj por prezenti la literon: majuskla U+03FA (Ϻ) kaj minuskla U+03FB (ϻ).

La varianto tsan havas signobildon identan al varianto de digamo, U+0376 (Ͷ) U+0377 (ͷ), kiu estas planata por inkluzivo en Unikodo de versio 5.1.

Referencoj redakti

  1. Historio kaj prezento de tsan. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2009-10-13.

Eksteraj ligiloj redakti