Samsara estas sendependa filmo de la jaro 2001 realigita de plurnacia teamo barata-itala-franca-germana. Ĝi rakontas la historion pri la serĉado de iluminiĝo fare de bikŝuo. La ĉefroluloj de la filmo estas Shawn Ku kiel la bikŝuo Tashi kaj Christy Chung kiel Pema. Ĝia reĝisoro estis Pan Nalin kaj ĝiaj verkistoj estis Pan Nalin kaj Tim Baker.

Sansaro
filmo
Originala titolo Samsara
Produktadlando Barato, Francio, Germanio, Italio
Originala lingvo tibeta lingvo
Kina aperdato 2001 (2002 por francio)
Ĝenro aventura filmo, filma dramo, amafera filmo, melodrama
Reĝisoro(j) Pan Nalin
Produktisto(j) Domenico Procacci
Scenaro Nalin Pan kaj Tim Baker
Filmita en Barato
Muziko de Cyril Morin
Rolantoj Jampa Kalsang Tamang • Shawn Ku • Christy Chung
Produktinta firmao Fandango
IMDb
vdr

La intrigo de la filmo havas certan similecon kun la rakonto pri la saĝulo Vishvamitra kaj la nimfo Menaka.

Samsara gajnis la premion "Audience Award for The Most Popular Film" (Premio de la Spektintaro por la Plej Populara Filmo) en la 51-a Melburna Internacia Filmfestivalo, krom aliajn premiojn en aliaj festivaloj. Ĝi ankaŭ lokiĝis inter la plej vidataj dek filmoj en Italio kaj Francio.[1]

Intrigo redakti

Tashi (Shawn Ku) komencis sian trejnadon kiel bikŝuo kiam li aĝis kvin jarojn. Dudek jarojn poste li eliras de trijara meditado en soleco, pro kiu li atingis la gradon de khenpo (instruisto) donitan de la rinpoĉe (lamao). Kiam Tashi komencas havi voluptajn sonĝojn, liaj interrilatoj en la templo iĝas malfacilaj. Dum oficiala vizito li restas en domo de terkulturisto, kie li konatiĝas kun Pema, la filino de la terkulturisto. Tashi tiam forlasas la bikŝuejan vivon kaj revenas al la bieno, kie li kuniĝas kun la migrantaj laboristoj por la rikolto. Post alia renkontiĝo kun Pema, ili interedziĝas. Poste ili havas filon nomitan Karma (Tenzin Tashi).

La eksbikŝuo fariĝas bienisto kaj dommastro, finance sukcesa danke de tio, ke li alportis la rikolton al la urbon anstataŭ vendi ĝin al la kampara vendisto Dawa (Lhakpa Tsering), kiu kutimas trompi la kamparajn bienistojn. Ĉi tio metas lin en malakordon kun Jamayang (Kelsang Tashi), la eksa svatiĝinto de Pema kaj la loka masonisto, kiu malŝatas Tashi-n pro tio, ke li damaĝis la longdaŭran interrilaton inter la homoj de la valo kaj Dawa.

Tashi estas en malordo kun sia seksa emo kaj altiro al Sujata, migranta laboristino, kiu revenas al la bieno por labori ĉiujare. Dum Pema vojaĝas al la urbo por vendi ilian rikolton, li kaj Sujata seksumas. Oni diras al li, ke ĉi tiu okazaĵo estis aranĝita inter Sujata kaj Pema jam antaŭ multaj jaroj. Lia amiko el lia tempo kiel lamao venas viziti lin kaj informas Tashi-n, ke ilia mentoro Apo mortis. Turmentiĝinta pro kulpo pri sia malfideleco kaj la morto de sia mentoro Apo, Tashi forlasas la bienon kaj revenas al la bikŝuejo.[2]

Referencoj redakti

  1. The Hub: Narrow Gauge Cowboy. En: Tehelka, The People´s Paper. Vizitita la 17-an de septembro 2019.
  2. IMDb. Samsara (2001). Dosiero de la filmo.

Eksteraj ligiloj redakti