Sant'Anna Arresi

komunumo de Italio en Sardio

Sant'Anna Arresi - jen itale, sarde kutime nur Arresi - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sardio kaj ekde aprilo 2021 al la provinco Sulcis Iglesiente. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 612 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Masainas kaj Teulada (CA).

Sant'Anna Arresi · Arresi
Sant'Anna Arresi
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco CI Sulcis Iglesiente (2005-2015 Carbonia-Iglesias)
Geografia situo 39° 0′ N, 8° 39′ O (mapo)398.65Koordinatoj: 39° 0′ N, 8° 39′ O (mapo)
Alto super marnivelo 0-375 m
Areo 36,69 km²
Loĝantaro 2612 (2023)
Loĝdenso 71 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Is Pillonis
Najbaraj komunumoj Masainas kaj Teulada (CA)
Patrono sankta Ana
Festa tago 26-a de julio
Nomo de loĝantoj arresini (itale), arresinus (sarde)
Poŝtkodo 09010
Imposta kodo M209
Kodo laŭ ISTAT 111070
Telefona prefikso 0781
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

La komunumo inter 2005 kaj 2015 apartenis al tiam malfondita provinco Carbonia-Iglesias kaj post tio de januaro 2016 ĝis aprilo 2021 apartenis al la provinco Sud-Sardio. Tiam tamen la malnova provinco reestiĝis, nur ricevis la novan nomon provinco Sulcis Iglesiente. Tiu provinco kovras kompare malgrandan teritorion en la sudokcidenta angulo de la insulo Sardio.

Eksteraj ligiloj redakti

 
plaĝa impreso