Santa Cruz de la Zarza

Santa Cruz de la Zarza (Sankta Kruco de la Rubuso) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Dum la Mezepoko ĝi ludis gravan rolon rilate al la Ordeno de Santiago kaj ties nobelularo; ankoraŭ estas multaj blazondomoj.

Santa Cruz de la Zarza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45370
Retpaĝaro Web oficial
Politiko
Urbestro Román Muñoz Sánchez
Demografio
Loĝantaro 4 906  (2011)
Loĝdenso 18,55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 3° 11′ U (mapo)39.976666666667-3.1908333333333Koordinatoj: 39° 59′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 264,54 km² (26 454 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de la Zarza (Hispanio)
Santa Cruz de la Zarza (Hispanio)
DEC
Santa Cruz de la Zarza
Santa Cruz de la Zarza
Situo de Santa Cruz de la Zarza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de la Zarza [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Santa Cruz de la Zarza en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

En epoko romia ĝi ricevis la nomon de BelciniaVelsinia kaj en epoko de visigotoj Castelforte de Valcominoso.[1]

Laŭ loka legendo, pasante iam la gota reĝo Rekaredo laŭ la strato Cava, kiu tiam estis nur rojeto kaŝa inter makiso, la lokanoj bruligis rubusojn, kaj inter la flamoj aperis sendamaĝe kruco el ligno. Post tio la vilaĝo eknomiĝis Santa Cruz entre Zarzas (inter), kaj de tie evoluis al la nuna nomo. La blazono montras plej klare tiun hipotezon.

Tamen aliaj asertas, ke la origino de la nomo de Santa Cruz de la Zarza povus deveni de ties geografia situo inter du valoj, inter kiuj estis monto kovrita de rubusoj.[2]

Alia hipotezo indikas, ke la fitotoponimo «Zarza» povus esti rilata al grupo de toponimoj devenaj el latina quercus «anzino», kiaj Cerceda, Cercedilla, Cercedo, ktp. Ĉar quercus estas ina nomo de la 4-a deklinacio en latina, zarza povus deveni de la formo latina quercea, «anzino». Alia eblo estas ke de la adjekto querceus, «rilata al la anzino», devenas la formo de pluralo neŭtra *quercea, «loko abunda je anzinoj, anzinaro». La evoluo estus Quercea > *Kercea > *Kercia > *Cerza > Zarza. Alia informo favora al tiu hipotezo estus la densaj anzinaroj konservitaj en la ĉirkaŭo de la municipo.[3]

Lasta hipotezo indikas ke la kromnomo «de la Zarza» devenus de la najbara municipo Zarza de Tajo el kiu, laŭ tiu hipotezo, Santa Cruz de la Zarza ekestis municipo dependa kaj poste kreskis ties populacio multe pli ol tiu de la patra municipo.[4]

Ĉiukaze ŝajne la toponimo aludas, unuflanke, al la Ordeno de Santiago («la Sankta Kruco»), kaj, aliflanke, la «zarza» (rubuso) korespondas al toponimo propra de la epoko de la reloĝado posta al la Reconquista, kiu kutime uzis nomojn de plantoj: ajlo (Ajofrín), cepo (Cebolla), migdalarbo (Almendros), piro (Perales de Tajuña, Perales del Río...), ktp.

La loĝantoj de la municipo havas la laŭlokan nomon de santacrucero/santacrucera aŭ santacruceño/santacruceña, kvankam tiu lasta ne estas tre uzata.[5]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas santacrucero. La censita populacio en 2011 estis de 4.906 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,55 loĝ/km².

Geografio redakti

Situo redakti

Santa Cruz de la Zarza estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 323 m; je 85 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 83 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 101 km el Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 264.54 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′36″ N 3°11′27″ Ok.

Santa Cruz de la Zarza estas situanta nordoriente de la provinco Toledo, en la zono lima inter la provincoj Toledo, Madrido kaj Kvenko, kaj distas 85, 83 kaj 101 km el ties respektivaj provincaj ĉefurboj.

Limas kun la municipaj teritorioj de Villamanrique de Tajo kaj Fuentidueña de Tajo, norde, en la provinco Madrido; Villarrubia de Santiago kaj Villatobas, okcidente; Corral de Almaguer kaj Cabezamesada, sude; ĉiuj el la provinco Toledo; kaj Zarza de Tajo, Tarancón, Fuente de Pedro Naharro kaj Horcajo de Santiago, oriente, en la provinco Kvenko.

Nordokcidente: Villarrubia de Santiago Norde: Villamanrique de Tajo kaj Fuentidueña de Tajo Nordoriente: Zarza de Tajo
Okcidente: Villarrubia de Santiago kaj Villatobas   Oriente: Tarancón kaj Fuente de Pedro Naharro
Sudokcidente Villatobas Sude: Corral de Almaguer kaj Cabezamesada Sudoriente: Horcajo de Santiago

Ties situo en la parto nordorienta de la altebenaĵo konata kiel Mesa de Ocaña permesas el alto, kun lokoj superaj al 800 msm, unu el plej mirindaj rigardejoj super la valo de la rivero Taĵo.

La municipo estas inter du montetoj kaj estas komponita el du kvartaloj ege diferencaj. La okcidenta kvartalo estas komponita ĝenerale de pli popularaj kaj spontanaj konstruaĵoj (kiaj la kavaj loĝejoj) kaj adapte al deklivo la plano de stratoj estas neregula kaj zigzaga. La orienta kvartalo estas formata de stratoj pli bone liniigitaj kaj suferis la disvolvigon en la 17-a jarcento, kiam oni konstruis nombrajn loĝejojn aŭ palachejmojn kun abundo de senjoraj blazonoj.

Hidrografio redakti

La rivero Taĵo trapasas la municipan teritorion de Santa Cruz de la Zarza. Tra la tuta municipa teritorio troviĝas dise nombraj akvofontoj de grundakvo, kiuj tradicie estis uzataj de la lokanoj kaj ĉefe de agrikulturistoj kaj brutobredistoj pere de putoj aŭ simplaj fontoj, kiaj la Fuente de los Caños, la Fuente de las HontanillasEl Cañejo, ĉiuj ene de la urba kerno; aŭ El Gramón kaj la du fontoj de La Virgen de la Paz, en la samnoma loko. Tradicie, la elpreno de akvo el menciitaj putoj realiĝis permane, ĝis el la jaro 2000 kiam oni eksperimentis per projekto de instalado en diversaj putoj de la municipa teritorio de aŭtonoma sistemo de pumpado kaj elprenado de akvo danke al fotovoltaiko.[6]

Naturaj rimedoj redakti

 
Floroj de migdalarbo.
 
Leporo kure.

En Santa Cruz de la Zarza estas grava natura riĉo, kun unikaj medioj protektataj de las eŭropuniaj direktivoj. Tiuj estas la zonoj deklaritaj kiel Loko de Komunuma Gravo (LKG), kiaj la Salaj Stepoj de Toledo[7] aŭ la Gipdejoj de la valo Taĵo,[8] kiu etendas en 4.133 hektaroj de tereno. Estas Protektita birda areo (PBA aŭ ZEPA) en la Stepo de Norda Manĉo,[9] kiu okupas 5.952 hektarojn.[10] Tra la tuta teritorio estas nombraj kavoj, neloĝataj plejparte, kaj granda nombro de anzinejoj, ekzemple de granda valoro media estas la jarcentaj anzinoj de la nomata «Monto Ocaña» en la suda parto de la municipa teritorio. Estas nombraj putoj kaj akvotrinkejoj por la gregoj.[11]

Flaŭro redakti

Tra maletenda teritorio estas markataj naturaj kontrastoj, kun granda biodiverseco: hegemonias la vegetaĵaro de makiso, vitejoj, pinaroj kaj anzinaroj.

La teroj kiuj ĉirkaŭas la urban kernon estas okupataj de kultivoj de cerealoj, kampoj de vitoj kaj olivarboj. La vegetaĵaro estas de tipo mediteranea: abundas la anzinoj, la migdalarboj, koniferoj, arbustoj kaj makiso. Inter koniferoj troviĝas la pinsema pino kaj la Halepa pino, frukto de nombraj rearbarigoj faritaj tra la tuta municipa teritorio. Inter arbustoj kaj makiso elstaras la kardo Onopordium acanthium, la timiano, la rosmareno kaj la alfo. La ligna vegetaĵaro estas poploj kaj ulmoj, kaj estas ankaŭ arbustoj kaj makisoj kiaj junkojkanoj, kiuj troviĝas en humidejoj kiaj ĉe la valo de la rivero Taĵo aŭ la rojoj dise tra la teritorio aŭ en la loko konata kiel Virgen de la PazEl Villar.

La tipoj de medioj kunekzistaj en tiu municipo estas dalpaŝtejoj mediteraneaj (Juncetalia maritimi), gipsostepoj (Gypsophiletalia), erikejoj oromediteraneaj endemiaj enhavantaj genistojn Genista scorpius, formejoj de juniperoj, zonoj ĉestepaj de poacoj kaj ĉiujara folio (Thero-Brachypodietea), ĉerivera arbaro de salikoj, blankaj poploj kaj anzinaroj.[7][8][9]

Faŭno redakti

Tra la municipa teritorio abundas ĉasbestoj kiaj perdrikoj, kunikloj kaj leporoj. Estas ankaŭ abundo de rabobirdoj (kiaj la noktuo), korvedoj (kiaj la pigo), apodedoj (kiaj la apuso aŭ la hirundo) kaj artropodoj (kiaj la skorpioj), aŭ malgrandaj roduloj, serpentoj kaj aliaj reptilioj. La granda otido kaj vulpoj ekzistaj en la zono estas deklarataj protektitaj specioj.[7][8][9]

Klimato redakti

 
Ĝenerala vido de la municipo post neĝofalo en februaro de 2006.

La klimato de Santa Cruz de la Zarza estas mediteranea kun markata karaktero kontinenta, pro kio ĝi estas nomata kontinenta-mediteranea.

Ĝi estas simila al tipa mediteranea sed kun karakteroj de kontinentaj klimatoj, nome de temperaturoj pli ekstremaj. Tiu klimato ne ricevas la influon de maro, pro kio la temperaturoj estas multe pli ekstremaj. La vintroj estas freŝaj, kun averaĝaj temperaturoj sub 5 °C, tre oftaj noktaj frostoj kaj eventualaj neĝofaloj (po tri aŭ kvar jare). La someroj estas varmaj, kun averaĝaj temperaturoj super 24 °C en julio kaj aŭgusto, kaj kun maksimumoj kiuj povas superi 35 °C. La termika oscilado ĉiutaga estas proksimume de 10 °C. Hegemonias la ventoj de la nordo kaj okcidento, pri kiuj Pascual Madoz asertis:

"Es de CLIMA frío, reinan los vientos N y O y se padecen constipaciones, pulmonías y dolores de costado." (Estas de malvarma klimato, hegemonias la ventoj N kaj O kaj oni suferas malvarmumojn, pneŭmonitojn kaj dolorojn je flanko.), Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Pascual Madoz.[1]

Santa Cruz de la Zarza povas esti inkludata ene de la nome tradicie «Seka Hispanio». La precipitaĵoj ne estas abundaj kaj sekvas modelon tre similan al tiu de la tipa mediteranea klimato. La jaraj precipitaĵoj estas averaĝe de 400 mm jare.

Historio redakti

 
Kruco de Santiago, simbolo de la Ordeno de Santiago al kiu apartenis la fondintoj de la urba kerno de la municipo.

La plej antikvaj restaĵoj de tiu municipo estas de la dua Ferepoko, pli precize ĉe la nekropolo de Las Esperillas.

Laŭ José López Agurleta, la unua superulo de la Ordeno de Santiago don Pedro Fernández de Fuentencalada ricevis la krucon dum miito kontraŭ islamanoj pro sia glavo kaj la penoj grimpi el la akvo de la rivero Taĵo al montopinto inter Aurelia kaj Alharilla kaj tie lokis la standardon de la Sankta Kruco.[12]

Santa Cruz de la Zarza estis deĉiame grava centro de komunikado kaj loko defendita jam en epoko de romianoj kaj ankaŭ de visigotoj kaj araboj, pro ties elstara situo. Santa Cruz estis donata al la Ordeno de Santiago antaŭ 1175, kaj tiu tie setlis, post konfirmo fare de la papo Aleksandro la 3-a. Oni menciis Santa Cruz de la Zarza denove en 1241, okaze de la limigo inter la teroj de la arkiepiskopo de Toledo kaj tiuj de la Ordeno de Santiago.[13] En 1253, la superulo de la Ordeno de Santiago don Pelayo Pérez Correa donis al la vilaĝo foruon.[2]

Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Santa Cruz de la Zarza kun 6,358 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Santa Cruz de la Zarza oni falis al iom super 4.000; poste oni rekuperiĝis ĝis la nunaj 4.900.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis maldekstra ĝis 2007.

Administrado redakti

Municipa politiko redakti

En la balotado de la 22-a de majo de 2011, la Partido Popular (PP) akiris 1557 voĉojn, korespondajn al 53% de la voĉoj faritaj; la Partido Socialista Obrero Español (PSOE) akiris 825, 28% de voĉoj kaj Izquierda Unida (IU) 483 voĉojn, nome 17% de la totalo.[14] La kompono de la municipa konsilantaro, laŭ la Sistemo D'Hondt, estis la jena: 6 skabenoj por la Partido Popular, 3 por la Partido Socialista Obrero Español kaj 2 por Izquierda Unida aliris oficiale al la posteno la 11-an de junio.[15]

Sekve oni montras liston de la urbestroj de la municipo ekde 1899 ĝis 1979, dato de la unuaj demokrataj elektoj post la diktaturo de la frankisma reĝimo:[16]

Listo de urbestroj ekde 1899 al 1979
Epoko Nomo de la urbestro
1899-1901 Juan Pulido García
1901-1903 Cándido Rodríguez Pérez
1904-1905 Gregorio Alonso Guisasola
1905-1905 Manuel Raboso Trigo
1906-1909 Tadeo Urbina Sánchez
1909-1913 Juan Palomo Olivas
1914-1917 Tomás Albares Peña
1918-1922 Cándido Peña Bernaldo
1922-1923 Luis Palacios Pulido
1923-1924 Carmelo Navarro Martínez
1924-1924 Joaquín del Pozo Orea
1924-1928 Juan Palomo Olivas
1928-1930 Nicolás Abril García
1930-1930 Matías García Cuenca
1930-1930 Luis Palacios Pulido
1930-1931 Salustiano Albares Riestra
1931-1931 Mariano Rodríguez Loeches
1931-1934 Leovigildo Teruel Sánchez
1934-1934 Fredesvindo Rodríguez Sánchez
1934-1936 Luis Palacios Pulido
1936-1937 Leovigildo Teruel Sánchez
1937-1938 Doroteo Figueroa Valencia
1938-1939 Leovigildo Teruel Sánchez
1939-1939 Eusebio Sánchez Sánchez
1939-1943 Emilio Martínez Villar
1943-1948 Emilio de la Barreda Maldonado
1948-1969 José Sierra Moreno
1969-1977 Félix Avia Peña
1977-1979 Santiago Trigo Hernández

Sekve oni montras liston de la urbestroj de la municipo ekde 1979:

  • 1979–1983, Alfonso Martínez Trigo, PCE
  • 1983–1987, Manuel Figueroa Arias, PSOE
  • 1987–1991, Manuel Figueroa Arias, PSOE
  • 1991–1995, Manuel Figueroa Arias, PSOE
  • 1995–1999, Manuel Figueroa Arias (ĝis 1997) kaj poste Amanda-Amparo García Carrillo, PSOE
  • 1999–2003, Amanda-Amparo García Carrillo, PSOE
  • 2003–2007, Amanda-Amparo García Carrillo, PSOE
  • 2007–2011, Román Muñoz Sánchez, PP
  • 2011 Román Muñoz Sánchez, PP

Santa Cruz de la Zarza havas kazernon de la Guardia Civil, estre de serĝento. Estas ankaŭ grupo de volontuloj de Protección Civil (civila protektado). Ne estas municipa polico, sed oni projektis ties kreon. Estas malgranda juĝejo nome "Juzgado de Paz", situanta en la urbodomo, kie oni klopodas solvi la malgrandajn konfliktojn. La municipo apartenas al la jurisdikcia teritorio de Ocaña, kie oni klopodas solvi la leĝajn aferojn pli gravajn.

Estas sancentro kun tri ĝeneralaj kuracistoj, unu pediatriisto kaj tri flegistoj, kaj servo de bazaj urĝoj.[17] Estas du apotekoj kaj unu maljunulejo.[18]

Demografio redakti

La loĝantaro de Santa Cruz de la Zarza, laŭ la censo de 2010 de la INE, estas de 4906 loĝantoj, 2530 viroj kaj 2410 virinoj kaj koncentriĝas en la urba kerno, ĉar nuntempe praktike malaperis la malgrandaj setlejoj kaj bienoj kun konstanta loĝantaro.[19] Ties denseco estas de 18,63 loĝ/km² (2009). Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la loĝantaro plialtiĝas en 2000 personoj dum ferioj.[11] La malgrandaj setlejoj kiuj troviĝis en la municipa teritorio de Santa Cruz de la Zarza kaj el kiuj oni ne konservas restaĵojn estis Villarejo Seco kaj Testillos (ties tereno nun kultivatas); Villar de Saucoel Villar, kie kuŝas la ermitejo de Nia Sinjorino de la Paco, pro kio tiu loko ricevas la nomon de Virgen de la Paz; kaj Villaverde, kie estas alia ermitejo.[1]

Evoluo demografia redakti

Laŭ Sebastian de Miñano y Bedoya en sia Diccionario geográfico-estadístico de España y Portugal, Santa Cruz de la Zarza havis en la 1820-aj jaroj 4,114 loĝantojn.[20] La loĝantaro sanktakruca kreskis konstante el la 19-a jarcento ĝis meze de la 20-a jarcento, kaj duobligis la nombron de loĝantoj en la 1950-aj jaroj ĝis atingi loĝantaron de 6.258 loĝantoj. En la sekvaj du jardekoj (19501970), la nombro de loĝantoj suferis drastan redukton al 4.206 loĝantoj. Tiu malkresko rilatis al elmigrado al aliaj lokoj pli industriigitaj kiaj Madrido, ValencioKatalunio (estas granda komunumo de sanktakrucanoj en Mataró, Barcelono) aŭ eĉ al eŭropaj landoj kaj hispanamerikaj. Oni ne havas informon pri la nombro de definitivaj revenintoj, sed ties estado en la municipo evidentas dum iaj epokoj de la jaro, kiaj dum la lokaj festoj. El 1981 la loĝantaro de Santa Cruz de la Zarza kreskis konstante ĝis atingi 4.940 loĝantojn en 2010.

En la lasta jardeko la loĝantaro plialtiĝis ĉefe pro du faktoroj: la plialtiĝo de la naskindico kaj la alveno de personoj de landoj de Nordafriko, Hispanameriko kaj, ĉefe, de Orienta Eŭropo.

En la jena tabelo montriĝas la evoluo de la nombro de loĝantoj inter 1970 kaj 2010 laŭ informo de la INE:[21]

1970 1981 1991 1996 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008 2009 2010
4226 4217 4302 4439 4392 4505 4511 4594 4681 4764 4814 4775 4955 4929 4940

Enmigrado redakti

Laŭ informo de la INE de la jaro 2007, la nombro de enmigrantoj en Santa Cruz de la Zarza estas 524, koresponda al 11,0 % de la totala loĝantaro.[22] La 89,5% de la enmigrantoj estas eŭropaj, el kiuj 85,7% devenas de Rumanio kaj nur 3,6% de la cetero de la Eŭropa Unio. Praktike ĉiuj la enmigrantoj kiuj devenas de Afriko (5,2% de la totalo de inmigrantoj) devenas de Maroko kaj de la enmigrantoj devenaj de Ameriko (5,2% de la totalo), 0,8% estas de Kolombio, 1% de Ekvadoro kaj 0,2% de Argentino. Estas nur unu enmigranto azia en la municipo.[23]

Enmigrantoj rezidejaj en Santa Cruz de la Zarza laŭ deveno
Regiono/Lando
Viroj
Virinoj
Totalo
Regiono/Lando
Viroj
Virinoj
Totalo
  Rumanio
250
199
449
  Ekvadoro
2
3
5
Totalo Eŭropa Unio
257
211
468
  Kolombio
0
4
4
Eŭropo neEU
1
0
1
  Argentino
1
0
1
  Maroko
17
9
26
Totalo Ameriko
15
12
27
Totalo Afriko
18
9
27
Totalo Azio
0
1
1
TOTALO
291
233
524
Fonto: Studo de ekonomiaj kaj sociaj informoj de Caja España.[23]

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La ĉefa ekonomia aktivado de Santa Cruz de la Zarza estis tradicie la agrikulturo kaj la brutobredado, kvankam, laŭ informo de la Instituto de Estadística de Castilla-La Mancha, en 2007 la distribuado de la dungaro laŭ okupsektoroj estis la jena: 32,5% de la laboristaro dediĉata al servoj (ĉefe komerco), 26,2% al industrio, 18,7% al agrikulturo kaj brutobredado kaj la cetera 22,6% al konstruado.[22]

Agrikulturo kaj brutobredado redakti

 
Floro de safrano.
 
Olivarbo.

La terenoj de Santa Cruz de la Zarza estas dediĉataj ĉefe al la kultivo de la vito, la olivarbo, la cerealoj (ĉefe tritiko kaj hordeo) kaj la legomoj (ĉefe lentoj kaj foje kikeroj). Estas ankaŭ plantejoj de hortikulturo de irigacio (tomatoj, melonoj, terpomoj...). Ankaŭ la brutobreda aktivado gravas en la ekonomio sanktakruca, ĉefe rilate al ŝafoj kaj kaproj. Ĝi troviĝas ene de la zono de geografie protektita produktado nome cordero manchego (manĉa ŝafo).[24]

La kultivo de kumino estis ege etenda en Santa Cruz de la Zarza ekde la Antikveco: pruvo estas la vilao romia Vicus Cuminarus (vojo de kuminoj) kiu estis en la municipa teritorio. Tiu aktivado pluis ĝis fino de la 19-a jarcento kaj meze de la 20-a jarcento, same kiel la kultivo de safrano.[1][20][25] La kultivo de safrano estis unu de la spezofontoj de la municipo. La municipo troviĝas ene de la zono de produktado de "Safrano de La Mancha".[26]

Industrio redakti

 
Manĉa fromaĝo.

La industrio ludas gravan rolon en la ekonomio sanktakruca. Elstaras kompreneble la industrioj rilataj kun la agrikulturo kiaj la vinfaraj kooperativoj kaj olemuelejoj. Menciindas ĉefe la manĉaj fromaĝoj produktitaj en la municipo kaj premiitaj inter la plej bonkvalitaj de Kastilio-Manĉo.

Estas ankaŭ nombraj atelieroj rilataj kun la industrio tekstila kaj fabrikoj ĉiutipaj, ĉefe rilataj kun ligno (fabrikado de mebloj, pordoj, pargeto...) kaj fero.

El tradiciaj metioj per kiuj estis fama Santa Cruz de la Zarza (kia produktado de kestoj, ledaĵoj) survivas nur la memoro; kelka tradicia panfarejonutrindustrio familia ekkomercis kelkajn «tipajn produktojn», por interna kaj sezonturisma konsumo, krom la semajnfinoj.

Estis ankaŭ grava industrio de teksiloj por fortaj tolaĵoj por kamparanoj kaj tinkturejoj[1] krom kaldrono por produktado de sapo.[20]

Komerco kaj servoj redakti

Kiel jam indikita, Santa Cruz de la Zarza estas municipo ĉefe dediĉata al la sektoro de servoj, ĉefe al komerco de ĉia tipo de produktoj je loka, komarka aŭ nacia nivelo. Okazas surstrata merkato ĉiumerkrede. En la municipo tiu estas konata kiel placo, ĉar ĝis la jaro 2006 tiu merkato okazis en la Placo de la Konstitucio. Tiu okazas en Santa Cruz de la Zarza ekde la Mezepoko en la nomita aktuale Placo de la Konstitucio.

La Raspa estis la ppulara nmo por la transportilo plej fama (nome buseto) en Santa Cruz de la Zarza, ĉar ekde la jaro 1954 estis uzata por alporti lokanojn al la stacio de fervojo. Ĝi havis la ĉasion de kamioneton Ford al kiu oni aldonis karoserion en ĉarpentejo de la municipo. Ĝi estis uzata ankaŭ kiel taksio ĉirkaŭe kaj eĉ kiel ambulanco se necese.

Sendungo redakti

La nombroj de sendugitoj en Santa Cruz de la Zarza tuŝas ĉefe la virinojn. La informo relativa al junio de 2008 indikas ke estas 121 personoj inskribitaj kiel sendungitoj en la municipo, nome 44 viroj kaj 77 virinoj. Laŭ laborsektoroj, registras plej altan nombron de sendungitoj la sektoro de servoj kun 67, dum estas 37 en la industrio kaj 12 en la konstruado. Laŭ studnivelo, la ciferoj de sendungitoj estas: 59 ĉe tiuj kiuj finis la unuan etapon de mezinstruado, 39 ĉe tiuj kiuj havas nur bazan instruadon, 9 ĉe kiuj finis la mezinstruadon, 4 kun universitataj studoj, 2 kun Metia Instruado (FP) supera kaj 8 analfabetoj.

Laŭ aĝoj, estas plej da sendungitoj inter 25 kaj 29 jaroj kun 20; sekve de inter 30 kaj 34 jaroj, kun 19; inter 40 kaj 45, kun 19; kaj inter 35 kaj 39, kun 15. Estas 2 pli junaj ol 20 jaroj sendugitoj.[27]

Infrastrukturoj kaj komunikado redakti

Santa Cruz de la Zarza estas komunikata per ŝoseo kun urboj kiaj Toledo, Kvenko, TarancónToledo nome per la ŝoseo N-400, kie ĝi precize estas situanta ĉe la kilometro 82.[28][29]

La fervojo kiu haltas ĉe Santa Cruz de la Zarza estas tiu de la vojo R6 de trajnoj Madrido-Kvenko-Valencio kaj trapasas la municipan teritorion la linio de Alta Velocidad Española (AVE) nome grandrapida trajno inter Madrido kaj Valencio.[28][29]

Ĉiutage estas busoj al Madrido aŭ Toledo.

La jena tabelo montras la distancojn de Santa Cruz de la Zarza al aliaj municipoj aŭ urboj.[30]

Urboj Distanco (km) Urboj Distanco (km) Urboj Distanco (km)
Toledo 85 Madrido 83 Kvenko 101
Tarancón 16 Ocaña 31 Aranjuez 46
Ciudad Real 165 Albacete 186 Guadalajara 112
Quintanar de la Orden 51 Corral de Almaguer 29 Alcalá de Henares 88
Barcelona 629 Mataró 660 Valencia 289
Villarrubia de Santiago 19 Noblejas 25 Villamanrique de Tajo 11
Zarza de Tajo 7 Fuentidueña de Tajo 21 Arganda del Rey 57

En Santa Cruz de la Zarza estas radio, nome Onda Santa Cruz, funkcianta ekde la 1980-aj jaroj.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

 
Malantaŭa vido de la preĝejo de Santiago.

En la urba kerno estas granda nombro de palac-domoj kun abundo de senjoraj blazonoj. La tuta antikva domaro estas pavimita.

Religia Arkitekturo redakti

Preĝejo de Santiago redakti

Ĝi estis konstruita ĉe malgranda preĝejo kiun la santiagismaj kavaliroj konstruigis ĉirkaŭ 1180. La nuna preĝejo estas de plano de latina kruco de tri navoj. La centra navo komponiĝas el du eroj, plus ĥorejo malantaŭa. La ĉefa kapelo ŝajne estis konstruita ĉirkaŭ 1593 fare de la samaj arkitektoj kiel la cetero de la konstruaĵo. La plej bonkvalita pentraĵo de la muzeo estas la Ĉieliro de Nia Senjorino de Alonso del Arco.[31][32][33]

Preĝejo de Sankta Mikaelo redakti

La unua novaĵo pro ties ekzisto estas de 1185, tiam ekstermure de la vilaĝo; en la 15-a jarcento estis malgranda preĝejo, el gipso de tri navoj al kiu estis donacitaj ornamaĵoj fare de Isabel la Katolika. Estas de tri navoj sur arkoj kaj tuta el ŝtono. Kiel ĉe la preĝejo de Santiago, suferis la detruon de la Ĉefa Retablo dum la Hispana Enlanda Milito.[31][32][33]

Antikva konvento de Triunuanoj redakti

 
Fasado de la antikva konvento de Triunuanoj.

La antikva konvento de Triunuanoj estis fondita en 1678 de Pascual Sánchez en malgranda kaj nesufiĉa konstruaĵo, pro kio ĉirkaŭ la jaro 1680 oni ŝanĝis ĝin por terenoj ĉe la placo kaj tie ili konstruis novan, kie ili loĝis ĝis la elklostrigo; el ĝi estas postlasitaj nur ruinoj. Francisco Asenjo Barbieri loĝis en ĝi dum tri jaroj.[31][32]

Ermitejoj redakti

  • La ermitejo de la Virgulino de la Paco, antikve nomata Sankta Maria de Villar, estas ermitejo de unu sola navo, de plano rektangula, kun alta ĥorejo ĉe la enirejo interne senornama kaj blanka. Estas de stilo populara kaj jam estis konstruita en tempo de la Katolikaj Gereĝoj, kiel pruvas la vizito farita al Santa Cruz de la Zarza en la jaro 1502. Ĝi troviĝas en la iama senhomejo Villar, je 2,5 km okcidente de la urba kerno. La retablo estis restaŭrata en 2006.
  • La ermitejo de Sankta Antonio, fama pro la tri turnoj kiuj faras bestoj la festotago de la patrono. Antaŭ jaroj, post restaŭrado, aperis en la fasado ŝtono el kalko kun formo de templeto, kiu enkadriĝas en klara tradicio de la Renesanco; povus korespondi al la 16-a jarcento.
  • La ermitejo de Sankta Petro estas de kvadrata plano kun kvar neregulaj arkoj en la interna ornamado. Estas de stilo populara kaj datas el la 17-a jarcento. Ĝi troviĝas ene de la urba domaro, oriente de la municipo.
  • La ermitejo de Sankta Johano, situanta en la municipa tombejo.
  • La ermitejo de la Virgulino de Rimedoj estas situanta sude de la urba kerno, ĉe la nacia ŝoseo N-400, kaj gastigas la patroninon de la paŝtistoj.
  • La ermitejo de Sankta Lucia estas situanta okcidente, en unu de la plej antikvaj kvartaloj de la vilaĝo.
  • La ermitejo de la Sankta Tombo kie troviĝas la figuro de Nia Sinjorino de la Soleco kaj tiu de Sankta Gema, ĝi troviĝas for de la urba domaro de la municipo proksimume je unu kilometro en direkto oriento kaj estas elfosita en roko. En tiu ermitejo finas la krucvojo de la Sankta Vendredo, kiu sekvas la ŝtonajn krucojn laŭlonge de la vojo.
  • La ermitejo de Villaverde estis konata en la 18-a jarcento, kvankam certe estas pli antaŭa, eble de la 13-a jarcento14-a. Ĝi estas situanta je du leŭgoj de Santa Cruz de la Zarza, tio estas ĉirkaŭ 11 km.

Civila Arkitekturo redakti

Blazondomoj redakti

 
Domo de la Ĉenoj.

En la urba domaro de Santa Cruz de la Zarza estas nombraj nobelaj palac-domoj kun abundo de senjoraj blazonoj. La Casa de los Diez Hidalgos (domo de la dek hidalgoj) kiu iĝis muzeo-domo, situanta ĉe la strato Los Hidalgos, konservas kelkajn originajn ĉambrojn kaj ejojn kaj aliaj estis adaptitaj al pli moderna kaj loĝebla kondiĉaro. Estas la sidejo de la Asocio Kultura Amikoj de la Etnologia Muzeo,[34] en kies unua etaĝo oni ekspozicias fotojn de lernokursoj, instruistoj, lernolibrojn, iamajn ludilojn kaj kuriozaĵojn pri iama edukado. En la dua etaĝo oni montras agrikulturajn labolilojn: nome jugoj, draŝiloj, plugiloj... Estas ankaŭ fota arkivo, same kiel dokumenta kaj pri aliaj materialoj, kiel festoprogramoj, afiŝoj pri aktivadoj kaj eventoj, libroj, ktp.[31][32]

Alia de tiuj domoj estas La Casa del Gallo (kokodomo), kiu havas barokan enirejon kaj turon kun koko kiel ventoflago. Ĝi estas de la 17-a jarcento, elstaras la tureto sur la centra pordo kun ornamo el briko kaj fino el araba tegolo.[31][32]

Estas diversaj domoj de stilo ĉurigera en la strato Chacón, kiaj la Casa Chacón kaj la domo de José Sierra. La Casa Chacón elstaras pro ĝia pordego lintela kaj granda blazono kiu staras super la kornico de la konstruaĵo.[31][32]

En la strato Mayor situas la domo de la sinjoroj Gómez Rodríguez Monje, kiu posedas ankaŭ turon, kaj la domo Díaz Cézar, probable kiu plej bone konservas sian originan formon interne. La Domo de Cézar estas de la 17-a jarcento, de toleda mikso el briko kaj ŝtono kun arkaro super pordego por ĉararo kaj ornamaj elementoj ĉe la fasado.[31][32]

La Casa de las Cadenas (domo de la ĉenoj) estis gastejo kiu havis azilrajton, kun bonkvalitaj feraĵoj kaj kun la Ora Ŝaffelo kaj la dato de 1626. Estas eble la plej antikva kaj finkonstruiĝis en 1688, elstaras la du kolonoj de 1,50 m kiuj utilas kiel temilo de granda ferĉeno. Estas ankaŭ fera reĝa krono de la Habsburgoj kun la blazono de Hispanio kaj la Ora Lanfloko. Ĝi troviĝas ĉe la preĝejo de Sankta Mikaelo. Tiu domo havis plejan prestiĝon el la 16-a al la 18-a jarcento. Ŝajne gastis tie la reĝo de Hispanio, Karlo la 2-a, kiu devis tranokti unufoje en la municipo en 1680, kaj pro tio oni metis la Oran Lanflokon.[31][32]

EStas ankaŭ aliaj blazondomoj kiaj la domo de la Tercias Reales (ia imposto), poste konvertita en gastejo; la domo de la Senjoroj de Azor, de la 17-a jarcento; la domo de la du pordoj, de la 17-a jarcento, ĵus rekonstruita, ĝi havas tri etaĝojn, kun turo de kvar en angulo; kj la domo de Emilio Lárraga, de la 18-a jarcento, situanta ĉe la strato Juan Cano. Elstaras ties centra podego kun blazono.[31][32]

Arko de la Vilaĝo redakti

 
Arko de la Vilaĝo.

Unika restaĵo de la antikva murego kiu ĉirkaŭis la vilaĝon. Estas sendube alia de la historiaj konstruaĵoj de Santa Cruz de la Zarza, kvankam ne estas precizaj novaĵoj pr ties konstruo. Oni supozasm ke temas pri la pordo de antikva mureca cirklo kiu iam enhavis la vilaĝon. La referencoj al la murego kaj al la Arko de la Vilaĝo, estas malabundaj kaj mallongaj, el kiuj la ĉefan oni havas en la relaciones, nome priskriboj menditaj de Filipo la 2-a en la jaro 1576 en kiuj laŭtekste oni diras, ke estas ĉirkaŭata la Vilaĝo de turoj antikvaj.

Alia grava referenco estas tiu de Pascual Madoz en la jaro 1839, kiu diras, ke estis fortikigita vilaĝo; oni konservis tiam 4 turojn ĉirkaŭ la preĝejo de Santiago.[1] Oni supozas, ke tiun konstruon faris homoj kiuj partoprenis en la reconquista de la valareo de la rivero Taĵo kaj ricevis la influon de la arabaj konstruoj; de tie la aspekto mudeĥara de la Arko de la Vilaĝo (ĉefe pro la brikoj kiuj komponas ĝin). Oni povas konstati la konstruon de la fortikaĵo de La Encomienda, murego kaj Arko de la Vilaĝo en la lasta kvarono de la 12-a jarcento.[32]

Urbodomo redakti

Ne estas referencoj pri dato aŭ atestilo verkita de la konstruo de la Urbodomo. La unua novaĵo kiun oni havas datas de komencoj de la 12-a jarcento. Ĝi estis reformita en 1894. En la jaro 1922 oni konstruis la Turon de la Horloĝo. Pri la teretaĝo iam karcerĉeloj, ties konstruo povus dati de la 15-a16-a jarcento. La pentraĵoj de la kunvenejo estas faritaj sur tolaĵo kaj reprezentaa Liberecon kaj Justecon, de aŭtoreco nekonata.

Cerealujo redakti

La konstruaĵo de la Cerealujo estas situanta ĉe la strato Mayor kaj estis uzata kiel municipa biblioteko dum multaj jaroj. Ĝi estis reformita de la lernantoj de la Escuela taller «Santa Cruz» (atelierlenejo) por organizi tie la estontan Muzeon de Santa Cruz. La projekto Escuela Taller «Santa Cruz» ekis la 18-a de julio de 2006, finis la 17-a de julio de 2008 kaj celis personojn de inter 16 kaj 24 jaroj de la municipo aŭ de najbaraj municipoj. Ties fundamentaj celoj estis la laboriga helpo, la atingo de la bazaj niveloj de studado, la lernado de metio kaj la rehabilitado de konstruaĵoj de historia intereso.[32][35][36][37]

Fuente de los Caños kaj Encaño redakti

La Fonto de la Akvotuboj estas tradicia hidraŭlika verko kun akvotuboj kaj lavujoj, kie iam venis la virinoj de la vilaĝo lavi la tolaĵojn. La Encaño estis dukto de subtera akvo de la 16-a jarcento kiu fluas subtere sub la strato Zanja kaj kiu alvenas ĝis la Fonto de la Akvotuboj. Estas formata de kondukejo vizitebla konstruita sub volbo ascenda el briko. La akvo fluas subplanke laŭ kanaleto el ŝtono interrompita de ujetoj por dekantado kie sedimentas la sablo solvita en la akvo. Antikve sur ĉiu ujeto estis ŝtono kiu kaŝis la ujeton (stratnivele) kaj permesis, malkaŝite, aliri al la ujeto kaj purigi ĝin senecese subeniri.[31][32][38]

Kavodomoj redakti

 
Kavodomo en la municipo.

En la municipo estis nombraj kavodomoj el kiuj kelkaj estas ankoraŭ loĝataj. Ili sinsekvas laŭlinie laŭlonge de la deklivoj de Santa Cruz de la Zarza. El ekstero elstaras ties blankaj fasadoj per kalko kaj la kameno kiu staras montrante kuriosan formon konusan, kelkaj kun rimarkinda volumeno kia tiu nomata Chimenea gorda (dika kameno).[32]

Naturaj lokoj redakti

  • La natura loko Montrueque, situanta ĉe la valo de la rivero Taĵo, en la municipa teritorio de Santa Cruz. Atingas grandan belon ties rokaj formoj ĉe interkrutrjo kiu sekvas la linion de la rivero. Ties rokaj kavoj estis uzataj kiel rifuĝejoj de kamparanoj ekde longege.
  • La natura loko Cambrón estas naturejo troviĝanta je ĉirkaŭ 4 km de la urba kerno kaj tra kiu fluas la rojo Cambrón, konata ankaŭ kiel rojo Charco Negro (nigra flako), kaj kiu enfluas en la riveron Taĵo. Estas antikva romia ponto. Tra tiu zono estas la Cañada Real Soriana (iama gregovojo) kaj antikve pasis tie grandaj gregaroj de merinoj. La ponto utilis por kalkuli la ŝafojn, kiuj pasis unu post unu de flanko al flanko.
  • La natura loko Peña de la Muela (dentoroko), kiu apartenas preskaŭ komplete al la rojo Cambrón, elstaras pro ties antaŭa vidaĵo, kio similas al vizaĝo de leono.
  • La natura loko Charco Negro (nigra flako) estas ravino tra kiu pasas la rojo Cambrón. Estas aro de roketoj kiu formas deklivon kie eblas observi akvofaleton ĉirkaŭ 4 m altan. Tiu loko estis uzata de la loĝantoj de la antikva setlejo Villarte por ĵeti la kondamnitojn je morto. La nomo de tiu loko rilatas al la legendo laŭ kiu tie loĝas diablo.
  • La natura loko Gramón estas loko kie estas akvofonto. Tiu akvo devenas el monteto Cerro del Gramón kaj estas profitata por irigacio de fruktoĝardenoj kaj por gregotrinkejo.

Aliaj monumentoj kaj interesajoj redakti

  • La gregovojo Cañada Real Soriana Oriental estas gregovojo kiu trapasas Iberion de nordoriento al sudokcidento kaj trapasas ankaŭ la municipan teritorion kaj la urban domaron de Santa Cruz de la Zarza. En 2007 oni faris limigon, markigon kaj signaligon de la 28 km de tiu vojo kiuj pasas tra la municipa teritorio.[39]
  • La Verda vojo Don Quijote sekvas la antikvan fervojlinion Villacañas-Santa Cruz de la Zarza, kiu formis parton de la konata Vía Negrín,[40] en kies itineraro oni povas vidi la arkeologian kuŝejon de Las Esperillas, la antikvan fervojan stacidomon de Mudela kaj la Gastejon de Juan Cano, antikva gastejo menciita de Cervantes en la Kiĥoto, krom trapasi belan lokon de makiso inter migdalarnoj, ulmejoj kaj jarcentaj anzinoj.[32]
  • La Fortikaĵo Montrueque, apartenanta al la linio defenda de la rivero Taĵo dum la epoko de la Reconquista.
  • La kastelo de Alboer ankaŭ apartenanta al la linio defenda de la rivero Taĵo kaj najbara al Villamanrique de Tajo. Ties misio estis averti pere de ĉevalmesaĝistoj al la kasteloj de Uclés kaj Huete.
  • La Boato de Villaverde estis grava elemento en la historio sanktakruca. Estis flosaĵo aŭ transrivera platformo, tenita de kablo el ŝtalo de bordo al bordo, kaj utilis por trapasi la riveron Taĵo antaŭ la konstruo de la ponto. Estis boatisto, respondeca pri ties kontrolado, kiu enspezis pro la paso de veturiloj kaj personoj.
  • La Palaco Buenamesón situanta ankaŭ ĉe la valo de la Taĵo, ĉe Villamanrique de Tajo. Estas privata bieno kiu estas vizitebla laŭ permeso de la posedantoj. La konstruaĵo estas de komenco de la 17-a jarcento, kun rektangula pordo kun belaj blazonoj ambaŭflanke: unu kun lilio, duonluno kaj kastelo, dum la alia kun ĉeno kaj bendo.

Kulturo redakti

En Santa Cruz de la Zarza estas granda muzika tradicio, tiele ekzistas bando de 75 muzikistoj, grupo de ĵazo, grupo de rok-muziko, grupo de gitaristoj, folkloro kaj tradicia muziko ktp. La bando jam ekzistis en 1896.

Estis teatro jam en 1850, zorge de Romualdo Rivas. Poste estis populara akcepto de tiaj spektakloj, inklude propran kompanion de Zarzuelo, kiu veturis eĉ en Amerikon. En la 1970-aj jaroj oni kreis la grupon Trébedes, kiu atingis sukceson en festivaloj kaj ludoj dum jardekoj.

La Karnavalo havis tradicion el la 19-a jarcento kaj post la tranĉo de la reĝimo de Francisco Franco, oni repopularigis ĝin el la 1980-aj jaroj ĝis nun.

Estas bez- kaj mez-lernejoj. Por sporto estas naĝejo, futbalejo, kaj aliaj sportejoj.

La kuirarto koincidas kun la tipa kuirarto de Kastilio-Manĉo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Madoz, volumo 7, paĝoj 184 kaj 185.
  2. 2,0 2,1 Diputación de Toledo http://www.diputoledo.es/global/areas/turismo/muni_datos.php?id_area=11&id_cat=169&f=169&codine=45156&id_ent=210#datos konsultita la 23-an de novembro 2007.
  3. celtiberia.net - Dos fitotopónimos: Moraleja y Zarza-Zarzuela y su posible origen etimológico, http://www.celtiberia.net/articulo.asp?id=836 konsultita la 23-an de novembro 2007.
  4. Nomenclatura geográfica de España: Análisis gramátical y filosófico de los nombres de pueblos y lugares de la Peninsula, con aplicación a la topografía y la historia, Caballero, Fermín, Fermín Agosto Caballero, 1834, Impr. de E. Aguado, Universitato de Kalifornio, 240 paĝoj.
  5. García Sánchez, Jairo Javier, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, ISBN 84-95432-05-6, paĝo 307.
  6. Proyecto piloto de sistema autónomo de bombeo y extracción de agua mediante energía solar fotovoltaica ĉe http://www.asolar.com/osiris%20I.pdf konsultita la 22-an de aprilo 2008.
  7. 7,0 7,1 7,2 Ministerio de Medio Ambiente (Red Natura 2000) - Estepas salinas de Toledo http://www.mma.es/secciones/biodiversidad/rednatura2000/rednatura_espana/pdf/es4250008.pdf Arkivigite je 2010-04-06 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 13-an de marto 2008.
  8. 8,0 8,1 8,2 Ministerio de Medio Ambiente (Red Natura 2000) - Yesares del valle del Tajo http://www.mma.es/secciones/biodiversidad/rednatura2000/rednatura_espana/pdf/es4250009.pdf Arkivigite je 2010-04-06 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 13-an de marto 2008.
  9. 9,0 9,1 9,2 Ministerio de Medio Ambiente (Red Natura 2000) - Área esteparia de La Mancha Norte http://www.mma.es/secciones/biodiversidad/rednatura2000/rednatura_espana/pdf/es0000170.pdf Arkivigite je 2010-04-06 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 13-an de marto 2008.
  10. Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha - LIC y ZEPA http://www.jccm.es/consultas/user/getdata_seg.phtml?id=54768[rompita ligilo] konsultita la 23-an de novembro 2007.
  11. 11,0 11,1 Asociación Don Quijote http://www.asociaciondonquijote.org/municipios/santacruzdelazarza/ Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 23-an de novembro 2007.
  12. "historia_carruana"
  13. Toponimia conquense, de Heliodoro Cordente Martínez http://perso.wanadoo.es/belmonte/libros/topon.htm konsultita la 26-an de novembro 2007.
  14. elmundo.es - Resultados Elecciones Municipales 2011: Santa Cruz de la Zarza http://www.elmundo.es/elecciones/elecciones-2011/resultados/municipales/2011/07/45/p156.html konsultita la 23-an de majo 2011.
  15. http://www.santacruzdelazarza.es/noticias/noticia.php?noticia=432 Arkivigite je 2011-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Constitución del nuevo Ayuntamiento konsultita la 11-an de junio de 2011 santacruzdelazarza.es.
  16. http://www.santacruzdelazarza.es/home/contenido.php?id_contenido=6 Arkivigite je 2010-11-24 per la retarkivo Wayback Machine Administración santacruzdelazarza.es Konsultita la 2-an de novembro de 2010.
  17. Servicio de Salud de Castilla-La Mancha (SESCAM) http://sescam.jccm.es/web1/home.do konsultita la 8-an de aprilo 2008.
  18. Farmacias en Santa Cruz de la Zarza http://demedicina.com/farmacias/Toledo/Santa%20Cruz%20de%20la%20Zarza Arkivigite je 2011-12-01 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 23-an de aprilo 2008.
  19. "INE"
  20. 20,0 20,1 20,2 Miñano y Bedoya, Sebastián de, Diccionario geográfico-estadístico de España y Portugal, 1827, Madrid. Imprenta de Pierart-Peralta, plazuela de Colón nº 1, Volumo VIII, paĝo 88 }}
  21. La ciferoj de 1996 estas de 1-a de majo kaj la postaj de 1-a de januaro. Ĉiukaze temas pri la rajtigita loĝantaro (komponita de la laŭleĝe censitaj, kaj estaj kaj forestaj en la municipo).
  22. 22,0 22,1 Instituto de Estadística de Castilla-La Mancha — Ficha municipal http://www.ies.jccm.es/Fichas_municipales_2006/Fichas/45156.pdf[rompita ligilo] konsultita la 23-an de novembro 2007.
  23. 23,0 23,1 Informe de Datos Económicos y Sociales de los Municipios de España http://www.cajaespana.es/pubweb/decyle.nsf/PorMunicipios/982159270001FE1BC1256DC100543751/$File/45156.PDF?OpenElement konsultita la 13-an de oktobro 2008, realigata de Caja España
  24. http://www.corderomanchego.org/ Zona de producción de la IGP Cordero manchego Konsultita la 10-an de decembro 2008.
  25. Antonio Vegas, Diccionario geográfico universal, 1795, Madrid. Imprenta de Don Joseph Doblado, Volumo V paĝo 321.
  26. http://www.doazafrandelamancha.com/defaultsp.html Arkivigite je 2009-01-31 per la retarkivo Wayback Machine Zona de producción de la DO Azafrán de La Mancha Konsultita la 10-an de decembro 2008.
  27. Instituto de Estadística de la Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha - Datos estadísticos de Santa Cruz de la Zarza (Todos los Informes > Informes por Temas > Estadísticas Municipales > Mercado de Trabajo) http://difusion.ies.jccm.es/wds/ReportFolders/ReportFolders.aspx Arkivigite je 2022-07-07 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 21-an de julio 2008.
  28. 28,0 28,1 http://santacruzdelazarza.localtic.net/index.php/mod.pags/mem.detalle/idpag.39/idmenu.1033/chk.01061e6df8361860b980d6c0550178d3.html Arkivigite je 2009-04-10 per la retarkivo Wayback Machine | oficiala retejo Cómo llegar Konsultita la 28-an de oktobro 2008.
  29. 29,0 29,1 http://web.jet.es/jcarruana/Situacion.htm Arkivigite je 2008-10-22 per la retarkivo Wayback Machine |Neoficiala retejo. Situación geográfica Konsultita la 28-an de oktobro 2008
  30. Distancias entre ciudades http://www.guiacampsa.com/gcampsa/Ruta/Calcular/itinerario.aspx?Nivel=00 Arkivigite je 2008-08-21 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 27-an de oktobro 2008
  31. 31,00 31,01 31,02 31,03 31,04 31,05 31,06 31,07 31,08 31,09 Arquitectura de Santa Cruz de la Zarza en neoficiala retejo http://web.jet.es/jcarruana/Arquitectura.htm Arkivigite je 2008-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14-an de marto 2008.
  32. 32,00 32,01 32,02 32,03 32,04 32,05 32,06 32,07 32,08 32,09 32,10 32,11 32,12 32,13 Guía Turística de la Comarca de Ocaña http://www.asociaciondonquijote.org/documentos/guia_comarca.pdf Arkivigite je 2008-07-23 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14-an de marto 2008.
  33. 33,0 33,1 Web de la Parroquia de San Miguel y Santiago https://web.archive.org/web/20090323225947/http://es.geocities.com/alirau20/index.html Konsultita la 23-an de novembro 2007.
  34. Museo Etnológico de Santa Cruz de la Zarza http://www.museosantacruz.org Konsultita la 23-an de novembro 2007.
  35. abc.es - La Escuela Taller de Santa Cruz de la Zarza reformarán el pósito y la antigua estación del tren http://www.abc.es/hemeroteca/historico-14-07-2006/abc/Toledo/la-escuela-taller-de-santa-cruz-de-la-zarza-reformaran-el-posito-y-la-antigua-estacion-del-tren_1422445891986.html Konsultita la 16-an de januaro 2008.
  36. youtube.com - Minireportaje en el programa «Aquí hay trabajo», en La2 de TVE http://www.youtube.com/watch?v=jMcMoIICfyE Konsultita la 16-an de januaro 2008.
  37. lacerca.com - Las Escuelas Taller de Oropesa y Santa Cruz de la Zarza concluyen su ciclo formativo http://www.lacerca.com/noticias/las_escuelas_taller_oropesa_santa_cruz_zarza_concluyen_ciclo_formativo-22233-1.html[rompita ligilo] Konsultita la 21-an de julio 2008.
  38. http://www.youtube.com/watch?v=zaxONkG749A El Encaño de Santa Cruz de la Zarza Konsultita la 29-an de marto 2010.
  39. Ministerio de Medio Ambiente (BOE 223 de 17/9/2007) http://www.boe.es/g/es/bases_datos/doc.php?coleccion=indilex&id=2007/16473&txtlen=1000 Konsultita la 3-an de decembro 2007.
  40. Ferrocarril Villacañas-Santa Cruz de la Zarza http://fcmaf.castillalamancha.es/Ferrocarriles/Sta-Cruz.htm Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 23-an de novembro 2007.

Vidu ankaŭ redakti