Santa María la Blanca (Toledo)

Santa María la Blanca en hispana origine, nome Sankta Maria Blanka, estas monumento en la urbo de Toledo, Hispanio. Temas pri katolika preĝejo, kiu dekomence estis sinagogo kaj nur poste iĝis preĝejo katolika. Estas de stilo mudeĥara kaj datas el la 12-a jarcento. Kvankam apartenanta el la Katolika Eklezio, ĝi ne funkcias kiel preĝejo, sed kiel muzeo vizitebla kaj vizitinda.

Santa María la Blanca
preĝejo
Arkoj de la interno de Santa María la Blanca.
Arkoj de la interno de Santa María la Blanca.
Arkoj de la interno de Santa María la Blanca.
secularized church • synagogue desecrated • muzea konstruaĵo [+]

LandoHispanio
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 25″ N, 4° 1′ 50″ U (mapo)39.85694444-4.03044444Koordinatoj: 39° 51′ 25″ N, 4° 1′ 50″ U (mapo)

Estiĝo1180

Santa María la Blanca (Kastilio-Manĉo)
Santa María la Blanca (Kastilio-Manĉo)
DEC
Santa María la Blanca
Santa María la Blanca
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio

Map
Santa María la Blanca
Vikimedia Komunejo:  Synagogue of Santa María la Blanca (Toledo) [+]
vdr
Santa María la Blanca, foto de 1889
Kapitelaj strobiloj, signifantaj la unuecon de la juda popolo.

Arkitekturo redakti

Konstruita en 1180 (laŭ atesto de skribaĵo videbla sur trabo), tiu konstruaĵo mudeĥara posedas kvin navojn separatajn per pilieroj sur kiuj estas hufoferaj arkoj. Estas ioma kontrasto inter la simpleco de la ekstero de la sinagogo kaj ties prilaborita interno.[1] Tiu sinagogo havis konsiderindan influon sur aliaj hispanaj sinagogoj; ekzemple, ĉe la sinagogo de Segovio.

La muroj estas tutblankaj, de kio la nomo, kaj el briko, kun hufoferaj arkoj kaj oktogonaj pilieroj, geometria ornamaĵo en la frisoj kaj vegetala ĉe la kapiteloj de la pilieroj. Ĉiuj tiuj karakteroj kaj la distribuado de la spacoj, kun navoj formataj per la sukcedo de hufoferaj arkoj tenitaj de pilieroj, similas al la tiparo propra de moskeo, kaj certe tiu stilo mudeĥara, plej ofte estis realigita de arabaj konstrulaboristoj.

Dum la 19-a jarcento, la interna dispono kaj stilo de moriskoj de Santa María la Blanca utilis kiel modelo por gravaj sinagogoj de Eŭropo kaj Ameriko.[2]

Rimarkindas la arkaro, la preskaŭ kaŝita sespinta davida stelo proksime de la elirejo, la strobiloj en kapiteloj kiel simbolo de la unueco inter la anoj de la juda popolo. En la altaro videblas kiel la kristanoj perfortigis la centran adorejon por ŝanĝi la celon de la konstruaĵo.

Historio redakti

En 1260, la juda komunumo de Toledo akiris eksterordinaran permeson el la reĝo Alfonso la 10-a por rekonstrui "la plej grandan kaj plej belan sinagogon de Hispanio", kontraŭe al buleo de la papo Inocento la 4-a.[3] La konstruaĵo estis starigita ene de teritorio kristana (Regno de Kastilio) fare de moriskaj konstruistoj kaj pagita de la jusa komunumo de Toledo, reprezentita de Jozef ben Ŝoŝan.[4] Post la finkonstruo la konstruaĵo estis nomita "Sinagoga Mayor" (plej granda sinagogo) ĉsr ĝis estis ĉefa hebrea adorejo en Toledo. Jam ekdekomence tiu templo formis parton el la dek toledaj sinagogoj konsiderataj de Jehuda ben Ŝlomo al-Jarizi en siaj verkoj de la 12-a jarcento.[5]

Dum jaroj la sinagogo estis uzita de judoj ĝis la pogromoj kontraŭ la juda kvartalo en 1355 kaj en 1391. En kuntexto de predikado fare de Vicenco Ferrer la sinagogo estis konvertita en katolika preĝejo de la Ordeno de Calatrava sub dediĉo al la Virgulino en 1411 kaj, de tiam, oni nomis ĝin "Iglesia de Santa María la Blanca". En 1550, la kardinalo Siliceo transformis ĝin en malliberejo por maldecaj virinoj. De tiam estas la retablo el la skolo de Berruguete, fakte verko de Juan Bautista Vázquez el Viejo kaj Nicolás Vergara el Viejo. La transformoj de la antaŭo de la konstruaĵo estas tiamaj kaj fare de la arkitekto Alonso de Covarrubias. El 1600 al 1701 la konstruaĵo iĝis senokupa. Dum la 18-a jarcento iĝis kazerno. Dum la napoleona invado de komenco de la 19-a jarcento ĝi iĝis stokejo. Meze de tiu jarcento estis deklarita nacia monumento kaj post la Hispana Enlanda Milito, iĝis posedo de la Katolika Eklezio. Tamen ĝi plu estas nomata kiel la "Sinagogo de Sankta Maria la Blanka". [6] [7]


Referencoj redakti

  1. url=http://cvc.cervantes.es/artes/sefarad/sefardita/presentacion.htm El legado del sefarad, Centro Virtual Cervantes, konsultita la 7-1-2008.
  2. Joseph Jacobs kaj A.W. Brunner http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=1213&letter=S%7Ctítulo=Synagogue[rompita ligilo] Architecture: Influence of Pseudo-Moorish, Jewish Encyclopaedia, 1901-1906. La stilo de moriskoj estis favorata de diversaj komunumoj de askenazoj dum la dua duono de la 19-a jarcento. Tiuj komunumoj konstruigis templojn por epoko karakterigita de eklekta historiismo en arkitekturo. La jenaj temploj similas iel al la Sinagogo de Toledo: Korusa Sinagogo de Bukareŝto (1857), Hispana Sinagogo de Prago (1868-93) kaj Sinagogo de la Rue de la Victoire en Parizo (1874); aliaj pli malproksimaj: Granda Sinagogo de Florenco (1840-74), Centra Sinagogo de Budapeŝto (1854-59), Nova Sinagogo de Berlino (1859-66), Centra Sinagogo de Novjorko (1872).
  3. Joseph Jacobs url=http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=254&letter=T&search=toledo Toledo: School of Translators Under Alfonso X, Jewish Encyclopaedia, 1901-1906. Tamen oni legas "to build" (konstrui).
  4. url=http://jewishtoledo.com La judería de Toledo, Konsultita la 8-1-2008
  5. Mª Teresa Llurba Huguet url=http://www.toledosefarad.org/JUDERIA/historia.php Historia de los Judíos en Toledo. Konsultita la 8-1-2008.
  6. url=http://www.toledosefarad.org/JUDERIA/blanca.php Sinagoga de Santa María la Blanca o Mayor, Ayuntamiento de Toledo. Konsultita la 8-1-2008
  7. url=http://www.toledoweb.org/monuments/show/17 Arkivigite je 2008-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Toledo Turismo: Sinagoga de Santa María la Blanca, Patronato Municipal de Turismo de Toledo. Konsultita la 8-1-2008