Santa Rosa de Copán

Santa Rosa de Copán estas urbo en Honduro, Mezameriko. Ĝi estas la departementa ĉefurbo de Copán, kaj la plej grava urbo en la okcidento de la lando.

Santa Rosa de Copán
urbo • municipo de Honduro

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61 083  (2013) [+]
Loĝdenso 199 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 46′ N, 88° 47′ U (mapo)14.771011111111-88.778586111111Koordinatoj: 14° 46′ N, 88° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 168 m [+]
Areo 306,3 km² (30 630 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Santa Rosa de Copán (Honduro)
Santa Rosa de Copán (Honduro)
DEC
Santa Rosa de Copán
Santa Rosa de Copán
Situo de Santa Rosa de Copán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Rosa de Copán [+]
vdr
La katedralo

La malgranda kolonia urbo havas ĉirkaŭ 56.000 loĝantojn kaj altas 1160 metrojn super la marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 160 kilometrojn malproksime de San Pedro Sula. La klimato en la regiono estas milda; nokte fariĝas malvarmete, kaj la temperaturoj povas malleviĝi ĝis ĉirkaŭ 12 °C.

Santa Rosa estis unuafoje dokumentita en 1791, kaj en 1812 ĝi iĝis subdistrikta ĉefurbo. El tiu ĉi tempo originas la kolonia arkitekturo.

Precipe vidindas la tabakfabriko. Ĉi tie oni produktas ankaŭ la cigaredon etikeditan "Flor de Copán" kaj aliajn altkvalitaĵojn per manlaboro. Kafoŝatantoj povas viziti la fabrikon "Beneficio Maya".

La urbo estas ankaŭ vizitata pro sia proksimeco al la arĥeologia loko de Copán.

Famuloj redakti