Santarém [sanntarejm] estas prospera brazila urbo kaj municipo de Parao (02º26'35" Sude; 54º42'30" Okcidente, 51 metroj sur marnivelo). En 2004, ĝi havis 272 237 loĝantojn kaj 24 422,59 km². Ĝi estas apud rivero Tapajós.

Santarém
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 331 937  (2022) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 27′ S, 54° 42′ U (mapo)-2.4427777777778-54.707777777778Koordinatoj: 2° 27′ S, 54° 42′ U (mapo) [+]
Alto 51 m [+]
Areo 17898 km² (1 789 800 ha) [+]
Horzono America/Santarem [+]
Santarém (Parao)
Santarém (Parao)
DEC
Santarém
Santarém
Situo de Santarém
Santarém (Brazilo)
Santarém (Brazilo)
DEC
Santarém
Santarém
Situo de Santarém

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santarém (Pará) [+]
vdr

La urbo estis fondata de Pastro João Felipe Bettendorf en la 22-a de junio de 1661, kaj oni kreis municipon en 1848.

En Santarém oni trovas la "tapajosan ceramikon" kiu havas du tipojn de ujoj: la botelkola kaj la kariatida. Tiu ceramiko estas tre malnova kaj tiel perfekta ke oni povas kompari ĝin al ĉina porcelano.

En municipo Santarém ankaŭ estas la vilaĝo Alter-do-Chão.

Esperanto en Santarém redakti

En la urbo estas Santarém Esperanto-Asocio fondita je la 26-an de Majo 1984. Tiu, sub la prezidanteco de Valdenir Araújo Pessôa, okazigis en decembro de 1989, la 3-an Amazonian Esperanto-Renkontiĝon, kies temo estis "Esperanto en Amazonio - Obstakloj kaj Alternativoj".