Santiago (Kaboverdo)

Pri artikoloj samtemaj vidu la apartigan paĝon Santiago.

Santiago (portugale São Tiago, kreole Santiagu) estas la plej granda kaboverda insulo en la Atlantiko. La loĝantoj nomatas badjuoj.

Santiago
Mapo de Santiago
Mapo de Santiago
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Kabo-Verdo
Geografia situo 15° 5′ N, 23° 37′ U (mapo)15.077777777778-23.6247222222221394Koordinatoj: 15° 5′ N, 23° 37′ U (mapo) f1
Santiago (Kabo-Verdo)
Santiago (Kabo-Verdo)
DEC
Santiago
Santiago

Map

Longo 55,6 kmf2
Larĝo 27,2 kmf3
Areo 991 km² f4
Plej alta loko Pico da Antónia
1 394 mf5
Loĝantaro 294 135
297 loĝ./km²
Ĉefa loko Praia
vdr

Komerco kaj turismo redakti

Ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas la agrokulturo (maizo, sukerkano, banano, manioko kaj mango) kaj la fiŝkaptado. La insulo oferas bonegajn eblecojn promeni (naturaj rezervejoj Pico da Antónia kaj Serra Malagueta), bani (Tarrafel, Praia Baixo kaj la golfeto kaj plaĝo São Francisco en Praia) kaj viziti kultur-historiajn vidindaĵojn (Cidade Velha, Praia).

Geografio redakti

Santiago apartenas al la suda insulgrupo Ilhas de Sotavento (portugale: "Insuloj sub la vento"). Sur la plej grand-area (991 km²) kaj loĝantara (230.000 loĝ.) de kaboverda insulo situas la ĉefurbo Praia (159 000 loĝ.).

La insulo estas vulkandevena kun altmontaraj reliefoj, larĝaj U-valoj, altaĵoj kaj restmontoj. La plej alta pinto estas Pico da Antónia (1394 m), kaj en la norda parto gravas montaro Serra Malagueta. La montara centro de la insulo estas relative pluvoriĉa kaj igas Santiagon ekonomie plej kultivebla insulo de Kabo-Verdo, dum la pli malaltaj marbordaj regionoj estas sekaj kiel dezertoj.

Administre, la insulo estas dividita je ses distriktoj: Praia, São Domingos, Santa Cruz, Santa Catarina, Calheta de São Miguel kaj Tarrafal.

La insulo estas loĝata ekde 1460.