Santiago de Calatrava

Santiago de Calatrava estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Santiago de Calatrava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23612
Demografio
Loĝantaro 657  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 45′ N, 4° 10′ U (mapo)37.7531059-4.1694921Koordinatoj: 37° 45′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 386 m [+]
Areo 47,66 km² (4 766 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santiago de Calatrava (Provinco Ĥaeno)
Santiago de Calatrava (Provinco Ĥaeno)
DEC
Santiago de Calatrava
Santiago de Calatrava
Situo de Santiago de Calatrava
Santiago de Calatrava (Hispanio)
Santiago de Calatrava (Hispanio)
DEC
Santiago de Calatrava
Santiago de Calatrava
Situo de Santiago de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiago de Calatrava [+]
vdr
Santiago de Calatrava en la provinco.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 47,66 km2 kie loĝas 699 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 14,88 loĝ./km2.

Santiago de Calatrava situas sur la okcidento de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, lime kun la Provinco Kordovo. Estas sur 386 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj je 44 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno.

Temas pri municipo fundamente agrikultura kies ekonomio estas bazata sur la olivarbo.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de epoko de romianoj kaj araboj. Post la konkero de la kastelo kaj de la urbo de Martos fare de la reĝo de Kastilio Fernando la 3-a en 1225, en 1228 Martos kaj ties teritorio estis donacita de la kastilia reĝo al la Ordeno de Kalatravo. Tamen eĉ post tio, Santiago de Calatrava suferis atakojn de la araboj de la Nazaria Regno de Granado.

Vidu ankaŭ redakti