Santibáñez de Ecla

Santibáñez de Ecla [santiBAnjez deEkla] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Santibáñez de Ecla povas esti komprenata etimologie kiel Sankta Johano de Ecla. Ekde 2017, la municipo estas inkludita en la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Santibáñez de Ecla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34486
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 47  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 42′ N, 4° 23′ U (mapo)42.706666666667-4.375Koordinatoj: 42° 42′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 077 m [+]
Areo 25,53 km² (2 553 ha) [+]
Santibáñez de Ecla (Provinco Palencio)
Santibáñez de Ecla (Provinco Palencio)
DEC
Santibáñez de Ecla
Santibáñez de Ecla
Situo de Santibáñez de Ecla
Santibáñez de Ecla (Hispanio)
Santibáñez de Ecla (Hispanio)
DEC
Santibáñez de Ecla
Santibáñez de Ecla
Situo de Santibáñez de Ecla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santibáñez de Ecla [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Sankta Johano.
 
Monaĥejo de San Andrés de Arroyo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 48 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 89 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la submunicipojn San Andrés de Arroyo kaj Villaescusa de Ecla.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Aparte menciidas la cistera monaĥejo de San Andrés de Arroyo. En la loĝloko estas ankaŭ la Preĝejo de Sankta Johano konstruita komence de la 14-a jarcento kun elementoj malfruromanikaj.

Bildoj de monaĥejo de San Andrés de Arroyo redakti

 
Panoramo de la municipa ĉefurbo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti