La Santomea lanio (Lanius newtoni) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas endemia de precipe sudaj partoj de la insulo de Santomeo en Santomeo kaj Princo en la Golfo de Gvineo. Ĝi formas superspecion kun L. collaris kaj L. marwitzi, kaj ĉiuj tri estis iam traktataj kiel samspecifa. Ĝi estas monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santomea lanio
Santomea lanio (sube); L. marwitzi (supre)
Santomea lanio (sube); L. marwitzi (supre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. newtoni'
Lanius newtoni
(Barboza du Bocage, 1891)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu afrotropisa specio estas tute malkutima inter lanioj kaj inter afrikaj lanioj, ĉar ne estas alia tia specio en insuloj de Afriko ĉu en Atlantiko ĉu en Hinda Oceano. Krome lanioj estas ĝenerale specioj de malferma arbaro aŭ eĉ malferma kamparo, dum tiu estas specio de tre densa arbaro. La ununura simile arbara specio estas la Makinona lanio, kiu preferas arbarbordojn kaj ne tiom densajn arbarojn.

Ĝi estas 20 al 21 cm longa. Tiu birdo estas nigra supre kun blankeca ŝultra strio kun formo de “V” vidata de malantaŭe foje nuance al flaveca.[1] La Santomea lanio havas flavecajn mentonon, bruston, ventron, flankojn kaj subvoston, kun groĝo kutime pli blankeca.[2] La gradata vosto havas tutnigrajn centrajn vostoplumojn kaj pliiĝantan kvanton de blankon en anguloj de eksteraj vostoplumoj.[3] Ĝi estas tre simila al la kontinenta Kolumlanio kun nigraj supraj partoj, sed tiu havas blankajn subajn partojn, dum la insula Santomea lanio havas flavajn subajn partojn.

La Lanius newtoni havas klaran voĉon kun fajfa tiuh tiuh ofte ripete kaj metaleca cink cink aŭdebla el longa distanco, ĉefe mateniĝe kaj krepuske.[1]; alarmalvoko estas “ĉek-ĉek-ĉek”. Foje oni aŭdas la birdon kaj ne vidas ĝin, aŭ eĉ ties kanto helpas ties lokigon kaj eĉ per imitado de la voĉo oni povas allogi ĝin.

La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornoj aŭ pikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn kaptataj el elstaraj ripozejoj, kiel ĉe aliaj lanioj, sed malkiel aliaj, tiu traserĉas ankaŭ likenon kaj muskon serĉe de malgrandaj senvertubruloj. Ankaŭ malkiel aliaj lanioj, tiu specio ne estas tiom en rekta sinteno, sed pli ofte en horizontala sinteno eble pro la pli densa habitato.

Tiu specio loĝas en la insulo de Santomeo kaj kutime troviĝas sub densa kanopeo.[1] Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj sed kun proksimaj nuda grundo aŭ rokoj.

Pro habitatoperdo ĝi nuntempe loĝas en de registaro protektata arbaroj por helpi kontraŭ ties endanĝera problemo.[4] Ĝi estas unu el 168 specioj konsiderataj draste endanĝerigita birdo, kio signifas, ke ĝi havas duonan ŝancon iĝi formortinta dum la venontaj kvin jaroj.[5] Fakte dum plej parto de la 20a jarcento oni supozis, ke ĝi jam estas formortinta (post kiam okazis esceptaj vidaĵoj en 1888 kaj 1928), kaj ununura vidaĵo de 1990 permesis pluhavi esperon, ke tiu specio ankoraŭ vivas. De tie okazis kelkaj pliaj vidaĵoj.

La habitatoperdo komencis unue pro plantejoj de kakao kaj kafo, poste disvolvigo de agrikulturo (farmoj kaj senarbarigo) kaj lastatempe eĉ konstruo de ŝoseoj laŭ marbordo. Eventualaj predantoj estus enmetitaj Nigra rato, Rattus rattus, la Monosimio, Cercopithecus mona, civetoj kaj ermenoj, krom sovaĝigitaj porkoj.

Referencoj redakti

  • Species Guardian Action Update: Global Sponsor of the BirdLife Preventing Extinctions Program Dwarf Olive Ibis Bostrychiabocagei Sao Tome Fiscal Lanius newtoni Sao Tome Grosbeak Neospiza concolor. February 2009. 29 April 2009. [3][rompita ligilo]
  • Gulf of Guinea Biodiversity Network Ornithology. Threats to the avifauna of São Tomé e Príncipe. 29 April 2009. [4] Arkivigite je 2011-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Critically endangered birds. 29 April 2009. [5]

Eksteraj ligiloj redakti