Sar-i Pul (perse kaj paŝtoe سر پل, foje ankaŭ latinliterigata Sar-e Pol) estas urbo en la nordo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la samnoma provinco Sar-i Pul. Laŭ takso en la jaro 2006 la urbo Sar-i Pul havis proksimume 24 900 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 15 699).

Sar-i Pul
سر پل
urbo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Sar-i Pul
Distrikto Sar-i Pul
Demografio
Loĝantaro 24 900  (stato de 2006)
Loĝdenso 1 708 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 13′ N, 65° 56′ O (mapo)36.22138888888965.927777777778Koordinatoj: 36° 13′ N, 65° 56′ O (mapo)
Alto 888 m [+]
Areo 29,9 km² (2 990 ha) [+]
Horzono UTC+4:30
Sar-i Pul (Afganio)
Sar-i Pul (Afganio)
DEC
Sar-i Pul
Sar-i Pul
Situo de Sar-i Pul

Map

vdr

Sar-i Pul situas proksimume 220 kilometrojn nordokcidente de la urbo Kabulo, proksime 75 kilometrojn sude de la limo al Taĝikio. La urbo situas 888 metrojn super la marnivelo.