Sarah Baartman aŭ Saartjie Baartman (ĉ. 1789 ĉe rivero Gamtoos , Sud-Afriko - 29-an de decembro 1815 in Paris) akiris mondfamon en Eŭropo kiel la Hotentota Venuso, france Vénus hottentote.

Sarah Baartman
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1788 (1788-11-30)
en Kabkolonio
Morto 29-an de decembro 1815 (1815-12-29) (27-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo variolo
Tombo Hankey
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Okupo
Okupo ludisto
vdr
Sarah Saartjie Baartman

Biografio redakti

Ŝi apartenis al „hotentotoj“, kojsanoj, havis 6 gefratojn kaj ŝi naskis infanon, kiu poste mortis. Ŝia patrino mortis kiam Sarah aĝis unu aŭ du jarojn. Lia patro estis murdita, kiam li pelis bovojn al Kaburbo.

 
Karikaturo el la 19-a jarcento, troigante la anatomiajn proprecojn

Ŝin rimarkis la angla ŝipa kuracisto Alexander (aŭ William) Dunlop en korto de la bura Peter Caezar en Kabolando, kie ŝi laboris kiel domhelpistino. Hendrick Caezar kunprenis ŝin kaj ŝian fraton en 1810 al Londono kaj prezentis ŝin kiel la Hotentotan Venuso. Ŝia precipa allogaĵo estis la ekzota aspekto, la trograndiĝo de la pugo (graspugeco) kaj la onidiro (ĉar nemontrita), ke ŝiaj internaj vulvaj lipoj (nimfoj) (labia minora) estas suben plilongiĝintaj, pendantaj („hotentota antaŭtuko“). Kvankam la Afrika Instituto volis ŝin hejmenliveri, ŝi kontraŭis tion, ĉar ŝi ricevis proporcion el la enspezoj. Ŝi kapablis paroli fremdajn lingvojn.

Post malpermeso de ŝia publika gapomontrigo en Londono, Hendrick Caezar veturis tra la angla provinco. Ŝi estis baptita la 1-an de decembro 1811 en Manchester. Ŝi estis ekspoziciita ekde 1815 en Parizo, kie kaŭzis ĉefe sciencan interesiĝon. Ŝi estis nude prezentita en Jardin des Plantes antaŭ kunvenintaj kuracistoj, anatomoj kaj natursciencistoj kaj portretita fare de profesiaj grafikistoj. Ŝi mortis fine de 1815 verŝajne pro pulmito.

Postmortaj eventoj redakti

 
Tombejo de Sarah Baartmans en Hankey, Ostkap, Sud-Afriko

La anatomo Georges Cuvier sekciis ŝin kaj konservis la skeleton, cerbon kaj seksajn aparatojn, post kiam oni faris gipsan kopiaĵon de la korpo. Tiu (pentrite) same la skeleto estis ekspoziciita en Muséum national d'histoire naturelle de Parizo, el kiu ili estis transportitaj al Musée de l'Homme.

La restaĵoj de Sarah Baartman estis transdonitaj al Sud-Afriko en majo de 2002 kaj entombigitaj la 9-an de aŭgusto samjare ĉe Hankey ĉe rivero Gamtoos en areo Baviaanskloof. La ĉetomban parolon gvidis sudafrika prezidento Thabo Mbeki. La gipsa kopiaĵo de Vénus hottentote estas plu videbla en Musée de l'homme.

La sorto de Sarah donos ekzemplon ankaŭ por parencoj de „Eskimo de Novjorko“, Minik Wallace, kies kruroj estis transdonitaj al Gronlando en 1993 fare de American Museum of Natural History.

Vidu ankaŭ redakti