Sarah STEVENSON (naskiĝis la  30-an de marto 1983(nun 1983-03-30) en Bentley proksime de Doncaster, Anglio, do nun 41-jara) estas brita sportistino de la disciplino tekvondo. Ŝi gajnis la bronzan medalon en la virina klaso de pli 67 kilogramoj de la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, kaj krome orajn medalojn en la Monda Ĉampionado de 2001 kaj 2011, kaj arĝentan en la Monda Ĉampionado de 2005. Aldone ŝi rikoltis orajn medalojn en la Eŭropaj Ĉampionadoj de 1998, 2005, 2006 kaj 2010, kaj arĝentajn medalojn en la Eŭropaj Ĉampionadoj de 2002 kaj 2004.

Sarah Stevenson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1983 (1983-03-30) (41-jaraĝa)
en Doncaster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst • Don Valley Academy • Loughborough College
Okupo
Okupo taekwondo athlete
TTT
Retejo http://www.sarahstevenson.net
vdr

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono ŝi publike recitis la olimpikan ĵuron nome de la olimpikaj atletoj.