La Sargat-kulturo estis disvastiĝanta dum la malfrua kaj la tuta frua ferepoko, ĉirkaŭ de la 5-a jarcento a.K. al la 4-a jarcento p.K. en la sudorienta urala regiono, precipe inter la riveroj Tobol kaj Ob. Ĝi estas unu el la plej esploritaj kulturoj de siberia antaŭhistorio; la unuaj trovaĵoj estis elfositaj jam en la 19a jarcento. Ĝi estas dividita je tri aŭ kvar ŝtupoj, al kiuj venas ankoraŭ unu Antaŭsargata ŝtupo. La Sargat-kulturo montras klarajn rilatojn al malfru-irmena kulturo kaj al la multe pli malnova Bajtovo-kulturo.

Tiel en la frua sargat-ceramiko regas rondaj ujoj kun cilindra aŭ funela kolo. La ornamaĵoj oftaj en la Okcident-Siberia Bronzepoko iĝis pli kaj pli maloftaj. En la malfrua Sargat-kulturo, la randoj iĝis ĉiam pli dikaj kaj pli angulaj, tiel forirante de la pli fruaj formoj. Malgrandaj trovaĵoj el Sargat-trovejoj inkluzivas diversajn armilojn kaj uzaĵojn. Multaj setlejoj de la Sargat-kulturo estas konataj; unuflanke vilaĝ-similaj nefortikigitaj setlejoj, kreitaj plejparte sur riveraj terasoj; aliflanke ne malmulta nombro da fortikigataj lokoj.

La konstruaĵoj havis rektangulan grund-planon, ili plejparte estis enfositaj kabanoj , pli malofte surgrundaj konstruaĵoj. La ekonomio estis bazita je brut-bredado, kun ĉevalaj ostoj konsistigantaj la plej grandan parton de la trovaĵo, sekvata de bovoj, kaproj kaj ŝafoj; krom tio ankaŭ la ĉasado kaj fiŝkaptado havis gravan rolon. En la frua kaj meza Sargat-epoko, la mortintoj estis entombigitaj en kurganoj, kiuj poste estis anstataŭigitaj per plataj tomboj.

La lastaj trovoj de la Sargat-kulturo probable devenas de la 4-a aŭ 5-a jarcento p.K., tiam ĝi estis surkovrita de la devenoj de la norda Pottŝevaŝ-kulturo.