Sariaya, - tagaloge Bayan ng Sariaya - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Kezono. Sariaya havas multajn historiajn monumentojn.

Sariaya
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4322
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161 868  (2020) [+]
Loĝdenso 763 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 58′ N, 121° 32′ O (mapo)13.966666666667121.53333333333Koordinatoj: 13° 58′ N, 121° 32′ O (mapo) [+]
Alto 139 m [+]
Areo 212,16 km² (21 216 ha) [+]
Sariaya (Filipinoj)
Sariaya (Filipinoj)
DEC
Sariaya
Sariaya
Situo de Sariaya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sariaya [+]
vdr
Malnova domo en Sariaya

Geografio redakti

Sariaya situas sur la marborda ebenaĵo inter la maro kaj proksima monto [1]. Candelaria (Kezono) troviĝas nur 8, provinca ĉefurbo Lucena (Filipinoj) 13, San Pablo (Laguno) 25, ĉefurbo Manilo 93, Kezonurbo 97 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Sariaya estis fondita en 1599. Iom poste islamaj piratoj komencis terorigi la tutan marbordon. En la komenciĝanta 20-a jarcento anstataŭ hispanoj usona dominado okazis, fine inter 1942-1945 la japanoj dominadis. Sariaya ricevis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la mezaj 1990-aj jaroj.

Ekonomio redakti

La agrikulturo estas la plej grava fonto de enspezo en Sariaya, sed menciindas la fremdultrafiko kaj komerco.

Religio kaj eduko redakti

En Sariaya la plimulto estas katolika. Mankas eduko laŭ universitata nivelo.

 
Kolegio en Sariaya

Trafiko redakti

Preter Sariaya kuras aŭtovojo kaj kuras vojo laŭ la marbordo. Sariaya havas ligojn al ambaŭ vojoj. Iam fervojo funkciis. Inter la urbegoj aŭtobusoj trafikas, en la urbo busetoj kaj tricikloj.

Klimato redakti

Sariaya situas en la ekvatora klimato. Jere falas po 2117 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans