Sarkofago Ludovisi

La Sarkofago LudovisiBatalsarkofago Ludovisi, en itala Grande Ludovisi, estas sarkofago de antikva Romo datita el ĉirkaŭ la jaroj 250–260, trovita en 1621 en Vigna Bernusconi, tombo apud la Porta Tiburtina[1]. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Sarkofago de Via Tiburtina, kvankam ankaŭ aliaj sarkofagoj estis trovitaj tie. Ĝi estas fama pro sia dense loĝata, kontraŭ-klasika komponmaniero de "moviĝemaj kaj tre emociaj"[2] Romianoj kaj Gotoj, kaj ĝi estas ekzemplo de batalscenoj favoritaj en Arto de Antikva Romo dum la Krizo de la Tria Jarcento.[2] Malkovrita en 1621 kaj nomita pro sia unua modernepoka posedanto, Ludovico Ludovisi, la sarkofago estas nune ekspoziciita en la Palazzo Altemps en Romo, kiel parto de la Museo Nazionale Romano ekde 1901.[3]

Reliefa panelo de la Sarkofago Ludovisi.
Centra rolulo.

La sarkofago estas malfrua sceptaĵo en grupo de ĉirkaŭ 25 malfruaj romiaj batalsarkofagoj, el kiuj ĉiuj śajne datas el 170-210, faritaj en Romo aŭ en kelkaj okazoj en Ateno. Tiuj derivas el helenismaj monumentoj el Pergamo en Malgranda Azio kaj montras pergamajn venkojn super la Gaŭloj, kaj ili estis ĉiuj supozeble menditaj por militkomandantoj. La Sarkofago Portonaccio estas la plej bone konataj kaj plej prilaborita el la ĉefa grupo de la Antonina dinastio kaj montras kaj konsiderindan similecon kun la Sarkofago Ludovisi, kaj konsiderindan kontraston en stilo kaj maniero.[4]

Notoj redakti

  1. Kleiner, Diana E. E. (1992). Roman sculpture. New Haven: Yale University Press. ISBN 0300046316. OCLC 25050500.
  2. 2,0 2,1 Fred S. Kleiner, A History of Roman Art (Wadsworth, 2007, 2010, pliigita eld.), p. 272.
  3. Christopher S. Mackay, Ancient Rome: A Military and Political History (Cambridge University Press, 2004), p. 178.
  4. Donald Strong et al., Roman Art, 1995 (2a eld.), p. 205, Yale University Press (Penguin/Yale History of Art), (ISBN 0300052936)

Bibliografio redakti

  • Ranuccio Bianchi Bandinelli kaj Mario Torelli, L'arte dell'antichità classica, Etruria-Roma, Utet, Torino, 1976.