Sarlanda Ŝtata Teatrejo

Saarländisches Staatstheater (eo: Sarlanda Ŝtata Teatro) estas teatro, kiu prezentas en la Ŝtata Teatrejo kaj en la Malnova Fajrogardejo pecojn el la kampoj muzikteatro, dramo, baleto same kiel koncertojn, ekde la sezono 2006/2007 ankaŭ kabareton, agoartaĵoj kaj eksperimenteman teatron.

Sarlanda Ŝtata Teatrejo
teatrejooperejo
Komenco 9-a de oktobro 1938 vd
Geografia situo 49° 13′ 51″ N, 6° 59′ 46″ O (mapo)49.2308333333336.9961111111111Koordinatoj: 49° 13′ 51″ N, 6° 59′ 46″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Sarbruko
Adreso Schillerplatz 1, 66111 Saarbrücken
Poŝtkodo 66111
Sarlanda Ŝtata Teatrejo (Germanio)
Sarlanda Ŝtata Teatrejo (Germanio)
DEC
Sarlanda Ŝtata Teatrejo
Sarlanda Ŝtata Teatrejo
Map
Sarlanda Ŝtata Teatrejo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Vidaĵo ekde la kastelo
Fronta aspekto

La domo redakti

La Ŝtata Teatrejo je Saarbrücken ekestis inter 1937 ĝis 1938 laŭ konceptoj de Paul Otto August Baumgarten en novklasikisma stilo. Oficiale ĝi estis „donaco“ de la nazia registaro al la Sarlando kiel danko por la balotrezulto en la jaro 1935, per kiu la sarlandanoj decidiĝis por re-aliĝo al la Germana Regno. En vero tamen la urbo Saarbrücken kiel starejo de la teatrejo devis financi la plej grandan parton de la kostoj. La domo devis – laŭ la volo de la nazioj – servi kiel „bastiono“ kontraŭ Francujo.

La domo elbrulis sekve de bombatakoj de la usonaj kaj britaj bombaviadiloj en la Dua Mondmilito, estis tamen ĉiufoje reparata. Krome ĝi suferis pro sia proksimeco al rivero Saar plurfoje akvodifektojn je superakvegoj.

Eksteraj ligiloj redakti