Sarmenstorf

komunumo de Svislando

Sarmenstorf estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2356 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Sarmenstorf
Blazono de Sarmenstorf
Preĝejo de Sarmenstorf
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 18′ 45″ N 8° 15′ 0″ O / 47.31250 °N, 8.25000 °O / 47.31250; 8.25000 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 45″ N 8° 15′ 0″ O / 47.31250 °N, 8.25000 °O / 47.31250; 8.25000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2356
Areo 8,30 km²
Alteco 534 m super marnivelo
Poŝtkodo 5614
Komunumkodo 4076
Mapo de Sarmenstorf
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas sur ebena jugo inter la valo de Bünz kaj la valo Seetal du kilometroj oriente de la Lago de Hallwil.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sarmenstorf limas en nordo al Hilfikon, en nordoriento al Büttikon, en oriento al Uezwil, en sudoriento al Kallernen sudo al Bettwil kaj Fahrwangen, kaj en okcidento al Meisterschwanden kaj Seengen.

Trafiko redakti

Tra Sarmenstorf pasas la kantona ĉefvojo de Wohlen al Muri. Ĝis la jaro 1997 la komunumo disponis pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Wohlen al Meisterschwanden. Tiun linion oni en 1997 anstataŭis per aŭtobuso.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sarmenstorf datiĝas el la jaro 1160 en la Acta Murensia.

En mezepoko Sarmenstorf estis posedaĵo de la Grafoj de Lencburgo kaj fariĝis en la jaro 1173 post la formorto de la Lencburgoj posedaĵo de la Abatejo Beromünster. La regado kaj la jurisdikcio transiris al la Habsburgoj.

En 1415 la lucernanoj konkeris la vilaĝon Samrenstorf, sed ili devis ĝin cedi en la jaro 1426 al la Libera Distrikto, kio estis komune regata teritorio de la Svisa Ĵurkomunumo. Sarmenstorf nun fariĝis ĉefloko de la samnova voktejo en la Libera Distrikto.

Kiam en la jaro 1798 Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco, Sarmenstorf fariĝis parto de la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la nova Kantono Argovio, Samrenstorf farigixs komunumo de la argovia distrikto Bremgarten.

Famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti