Sarpedono nomiĝis diversaj homoj de la helena mitologio:

Hipno kaj Tanato portantaj la korpon de Sarpedono el la batalkampo de Trojo; detalo el Atika blanka-fona "lekito", ĉirkaŭ 440 a.K.

Sarpedono, filo de Eŭropo redakti

La unua Sarpedono estis filo de Zeŭso kaj Eŭropo, do frato de Minoo kaj Radamanto. Li ribeliĝis kontraŭ la reĝo de Kreto Asteriono, kaj pro tio li estis elpatrujata de Minoo. Tiam, li translokiĝis al Kilikio, kie regis lia onklo Kilikso. Kune kun li, Sarpedono venkis sur la milianoj kaj ekregis sur ilia lando, kiun oni nomis Likio pro unu el la heredintoj de Sarpedono, Liko, filo de Pandiono kiu migris el Ateno al Likio, kaj estis gastigata tie de de la tiama reĝo.

Alia versio asertas ke la tri fratoj (Minoo, Radamanto kaj Sarpedono) enamiĝis de la sama knabo, Mileto, filo de Apolono kaj Aria, kiu fine elektis Sarpedonon. Ili ambaŭ forfuĝis al Likion, por eviti la atakon de Minoo, kaj tie ili fondis la urbon Mileton. Aliaj verkistoj mencias ke la nomo de la amanto de Sarpedono estis Atimno, filo de Zeŭso kaj Kasiopeo, aŭ de Fenikso.

Sarpedono edziĝis al teba virino, kun kiu li havis du filojn: Antifato, kiu akompanis Eneon al Italio, kaj Evandro, kiu sukcedis Sarpedonon en la likia trono.

Sarpedono, filo de Laodamia redakti

 
Morto de Sarpedono, sur la vazo de Eŭfronio, ĉ. 515 a.K.

Alia Sarpedono estis filo de Zeŭso kaj Laodamia, filino de Belerofonto, kaj ankaŭ reĝo de Likio de sia infanaĝo. Kiam li ankoraŭ estis bebo, sia onklo Isandro kaj Hipoloko postulis la regnon. Tiam oni decidis ke tiu, kiu sukcesis trapasigi sagon tra ringo pendigita sur la kolo de bebo, estus nomumita reĝo de Likio. Ambaŭ postulis la bebon de la alia por tion provi, sed Laodamio evitis la morton de ambaŭ infanojn, pendigante la ringon sur sia fileto, Sarpedono. Ambaŭ kandidatoj, konsternite, decidis ke tiu infano estu la nova reĝo, helpita de Glaŭko, la filo de Hipoloko.

Laŭ Homero[1], li partoprenis la Trojan militon, apogante la trojanojn kiel komandanto de la likia armeo, kune kun sia kuzo Glaŭko. Diu tiu milito li akiris grandegan famon, sed estis mortita de Patroklo. Tie, Sarpedono skoldis Hektoron, ĉar li opiniis ke la ĉefaj fortoj kiu defendis Trojon venis el la likia armeo, sed ne de la trojanoj mem. Kaj rimarkis ke lia armeo ne batalis pro malamo al la grekoj, sed pro lia honoro kaj fideleco al ĝia aliancita Trojo. Kiam la troja armeo atakis la ĵus konstruitan muron de la greka tendaro, kaj Sarpedono kaj Glaŭko zorgis pri ke la grekoj batalu kun ili, por defendi la soldatojn de Hektoro. Pro tio, ili estis la unuaj, kiuj sukcesis eniri la helenan tendaron. Lia elparolado al Glauko[2] iĝis unu el la plej fama el la literaturo. Per ĝi Sarpedono kuraĝigas lian kunbatalanton, asertante ke ilia gloro jam estis grandega, sed kaze ke ili mortus, ĝi iĝus la plej honora.

 
Sarpedono elportita de Dormemo kaj Morto, de Henry Fuseli, 1803.

Kiam Patroklo ekbatalis per la armilaro de Aĥilo, Sarpedono akceptis lukti kontraŭ li. Zeŭso tiam dubis ĉu savi la vivon de sia filo, kvankam lia destino estis morti en tiu batalo. Sed sia edzino Hera memorigis lin ke aliaj dioj havis filojn ambaŭflanke, kaj ke malobei la destinon ne estus modela inter la ceteraj dioj, kiuj klopodus agi same. Do Zeŭso akceptis la forpason de Sarpedono, sed permesis lin mortigi la ĉevalon de Aĥilo kaj sendis sangopluvon sur la batalantoj, per kiu li esprimis sian aflikton, pro ne kapabli eviti la morton de sia filo. Ekde tiam la dioj ĉiujare funebras la datrevenon de la morto de Sarpedono, kune kun tiu de Memnono.

Kiam Sarpedono estis ĝismorte vundita, li petis Glaŭkon repreni sian korpon kaj armilaron. Kiam Patroklo eltiris sian lancon el la brusto de Sarpedono, lia animo skuis lian korpon kaj rimarkinde eliris el ĝi. Grekoj avide klopodis preni la armilaron de Sarpedono, kiu poste estus donaco por la venkinto de la funebraj ludoj de Patroklo, sed Apolono kaj Zeŭso reprenis la korpon. Apolono lavis kaj donis ĝin al Hipno (Dormemo) kaj Tanato (Morto) por ke ili revenigu ĝin al Likio por ricevi la merititan entombadon.

Laŭ Diodoro Sikulo, tiu Sarpedono estis nepo de la antaŭa. Tamen, aliaj verkistoj, kiel Apolodoro[3] identigas ambaŭ heroojn kaj asertas ke Zeŭso permesis Sarpedonon travivi tri generaciojn.

Laŭ tiu Sarpedono estis nomina la asteroido 2223 Sarpedono

Sarpedono, filo de Deidamio redakti

Ankaŭ tiu Sarpedono partoprenis la Trojan militon, kaj pro tio kelkaj verkistoj identigas lin kun la unua kaj/aŭ la dua pri kiu oni parolis. Li estis filo de Deidamio (filino de Belerofonto) kaj Evandro, do nepo de la unua Sarpedono priskribita.

Sarpedono, filo de Pozidono redakti

Alia homo kun tiu nomo estis filo de Pozidono, kaj estis murdita de la sagoj de Heraklo pro insolente provoki lin en Eno (Trakio).

Referencoj redakti

  1. Homero. Iliado ii, 876; vi,198; xvi,422-505.
  2. Homero, Iliado, XII.310-28.
  3. Apolodoro. Mitologia Biblioteko iii,1,2; ii,5,9.