Sarsa Dengel (en geeza ሠረጸ ድንግል śarṣa dingil, en amhara serṣe dingil "Burĝono de la Virgulino", 1550 – 4a Oktobro 1597) estis naguso, tio estas imperiestro de Etiopio (trononomo Malak Sagad la 1-a, en geeza መልአክ ሰገድ mal'ak sagad, en amhara mel'āk seged, "kiun la anĝelo adoras") (1563–1597) kaj membro de la Salomona dinastio. Li devis lukti kontraŭ la avancoj de la Otomana Imperio el la Ruĝa Maro suden. Krome li devis fronti diversajn internajn ribelojn.

Nomita ankaŭ Serce-Dingil (15641597) li montris sin unu el plej grandegaj reĝoj-batalantoj de Etiopio. Li preskaŭ seninterrompe bataladis kaj kolektadis tributon. En 1577 ĉe la rivero Uabili li venkis la hareran sultanon Muhamedon la 4-an, kiu subtenis Jishakon. Por tio trupoj de la oomoj disrabis Hareron kaj ĝia ĉefurbo estis translokigita al la oazo Ausa, ĉe la malsupra fluo de la rivero Avaŝ, kaj la lando mem velkis. En 1578 Serce-Dingil faris decidan baton kontraŭ Jishako kaj liaj turkaj aliancanoj — unue en Intioĉu, post ĉe Adi-Koro. Jishako kaj turka paŝao pereis, la imperiestro prenis lian rezidejon Dibarua. Serce-Dingil aneksis Hamasenon kaj apenaŭ kaptis de la turkoj Arkikon. En 1589 la turkoj estis devigitaj paciĝi kaj la imperiestro nuligis la titolon bahir negeŝ. En sud-okcidento Serce-Dingil subigis la kelkajn popolojn: guragojn, hadjojn, kambatojn, kulojn, boŝojn, kafojn kaj aliajn. Li kristanigis ilin kaj disloĝigis inter ili amharajn militistojn kaj pastrojn. Tamen la oromoj daŭre ofensivis, la turkoj detenis la havenojn Masaŭa kaj Arkiko en Eritreo, portugalaj jezuitoj intrigis inter etiopaj altranguloj.