Sasamón [sasaMON] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Sasamón estas etimologie derivata el antikva nomo Segisama.

Sasamón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 934  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 4° 3′ U (mapo)42.4180903-4.0416749Koordinatoj: 42° 25′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 113 km² (11 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sasamón (Provinco Burgoso)
Sasamón (Provinco Burgoso)
DEC
Sasamón
Sasamón
Situo de Sasamón
Sasamón (Hispanio)
Sasamón (Hispanio)
DEC
Sasamón
Sasamón
Situo de Sasamón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sasamón [+]
vdr

La loĝloko, kiu estis deklarita en 2020 Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de Historia Komplekso, posedas ampleksan heredaĵon, en kiu elstaras la preĝejo de Santa María La Real, unu el la plej grandaj temploj de la provinco.

Geografio redakti

 
Placo kaj preĝejo.
 
Preĝejo.
 
Ponardo kaj ingo trovitaj en la nekropolo de Sasamón, nun en la Nacia Arkeologia Muzeo.
 
Mezepoka ponto de Trisla.
 
Arko de San Miguel de Mazarreros.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 113,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 963 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 800 el 1990-aj jaroj. La municipo estas formata de la loĝlokoj Castrillo (190 loĝ.), Citores (40 loĝ.), Olmillos (138 loĝ.), Sasamón (479 loĝ.), Villandiego (63 loĝ.), Villasidro (39 loĝ.) kaj Yudego (169 loĝ.).

Ĝi distas 34 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas sur monteto, borde de la rivero Brullés, sude de Villadiego, ĉe vojkruciĝo de ŝoseoj BU-P-6201 al Villasidro; BU-640 al Villadiego; BU-610 al Sotresgudo; BU-P-4041 al la aŭtososeo A-231 en Olmillos; BU-V-6402 al Citores kaj BU-641 al la nacia ŝoseo N-120.

Historio redakti

Ŝajne la antikva urbo Segisama de turmogoj estis ĉe la proksima kastrumo de Castarreño el la 4-a jarcento a.K. ĝis la romia okupado cele al la konkero de Kantabrio kaj instalado de militkampadejo en Sasamón (29-19 a.K.), epoko en kiu naskiĝis la romia urbo Segisamo, de kies akuzativo Segisamonem devenus la aktuala nomo. La imperiestro Aŭgusto instalis tie la kampadejon kaj tial ĝi nomiĝis liahonore Segisama Iulia (tiukadre aperas lia statuo en la municipa blazono). Tiam ĝi aperis registrita kiel grava vojkruciĝo de romiaj ŝoseoj, perto el kiuj poste iĝos sektoroj de la Jakoba Vojo de Francio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la 11-a jarcento, la reĝo Sanĉo la 2-a donis al la urbo la titolon de episkopa sidejo, kies unua episkopo estis Munio (f. 1120); poste ĝi ekdependis de la episkopeco de Burgoso, kies episkopo eknomiĝis episkopo de Burgoso kaj Sasamón. En Sasamón oni konstruis muregon laŭlonge de la 15-a jarcento.

Sasamón formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. Dum la Hispana Milito de Sendependigo la francaj trupoj okupis la lokon, kaj la hispanaj gerilanoj incendiis la preĝejon kaj la urbodomon (1812); la incendio kaj posta rabado nuligis la registrojn de la mezepoka historio de Sasamón.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Estas malgranda nutraĵa industrio, en kiu elstaras laktaj produktoj kiel fromaĝo el ŝafina lakto, prestiĝa kaj bonkvalita.

Inter vidindaĵoj menciindas la mezepokaj pontoj, la Muze-Domo de skulptisto Salaguti, la placo kun la urbodomo, la murego kun arko de enirejo, blazondomoj, monumenta fontano, la preĝejo de Santa María La Real, kaj eksterurbe ermiteja kruco kaj la impona Arko de San Miguel de Mazarreros, nome pordego kiel survivis kiel nura restaĵo de preĝejo kaj iama loĝloko San Miguel de Mazarreros.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti