Sasanida arkitekturo

Sasanida arkitekturo ĉefe estas la parta stilo de arkitekturo en irana arkitekturo kiu atingis pinton en sia evoluado dum la sasanida epoko. Multrilate la periodo de sasanida dinastio (224-651 a.K.) atestis la plej altan atingon de la persa civilizacio, kaj konsistigis la lastan grandan persan imperion antaŭ la islama konkero.

Efektive multo de tio, kio poste koniĝis kiel islamaj kulturo, arkitekturo, verkaro kaj aliaj artoj, sciencoj kaj teknikoj, estis deprenitaj de la persoj en la larĝan islaman mondon.

La sasanida dinastio, kiel la haĥamaneŝida (aĥemenida), devenis de la provinco de Parso (Farso) en Persio. Ili rigardis sin kiel posteuloj de la haĥamaneŝidoj, post la intertempo de Helena kaj Parta dinastioj, kaj perceptis kiel sian rolon restarigi la grandecon de Persio.

La unika karakterizaĵo de Sasanida arkitekturo, estis ĝia distingebla uzo de spaco. La Sasanida arkitekto konceptis sian konstruaĵon kiel amasojn kaj surfacojn; tial la uzo de masivaj muroj el briko ornamitaj per muldita aŭ karvita gipso ekesiĝis. Gipsaj muraj ornamaĵoj aperas ĉe Biŝapuro, sed pli bonaj ekzemploj estas konservitaj en Ĉal Tarĥano apud Rejo (dum malfrua Sasanida aŭ frua islama tempo de Irano), kaj en Tisfuno kaj Kiŝo en Mezopotamio. La paneloj montras bestajn figurojn fiksitajn en rondaĵoj, homajn bustojn, kaj geometriajn kaj florajn formojn.