La Sassevaart estas akvofluo en Belgio. Ĝi estas la antaŭanto de la Kanalo de Gento al Terneuzen.

Pro la sablopleniĝo de la Zwin, la kanalo de Gento al Damme (la Lieve) ekestis neuzebla kiel konekto inter Gento kaj la maro. La konkurenca pozicio de Gento kompare kun Antverpeno malekvilibriĝis. Tial la Gentanoj estis devigataj serĉi alian aliron al la maro. Ili por tio en 1547 petis de la landa guberniestrino, Maria de Hungario, ĉu ili rajtas fosi konekton kun la Honte.

Je la 26a de majo 1547 Karlo la 5-a donis permeson por fosi la Sassevaart inter Rodenhuize kaj la mara digo de Braakman.

Oni finkonstruis la Sassevaart en 1549. Ĝi tiam estis 1,60 metrojn profunda kaj 16 metrojn larĝa.

En 1823 reĝo Vilhelmo la 2-a de Nederlando ordonis plilongigi la Sassevaart ĝis Terneuzen. Ekde tiam oni parolas pri la Kanalo de Gento al Terneuzen.