Satavahana dinastio

La satavahanoj (śātavāhanas) estis antikva dinastio kiu regis super las teritorioj de tio kio aktuale estas la barataj ŝtatoj Andra Pradeŝo, Maharaŝtro, Madhja Pradeŝ kaj Ĉatisgarh, el la jaro 230 a.K. proksimume.

Barata ŝipo sur monero el plumbo de Vasisthi Putra Sri Pulamavi, atestilo de la navigado kaj de la komercaj kapabloj de la satavahanoj en la 1-a kaj 2-a jarcentoj n.e.

Oni ne scias precize pri la fino de tiu dinastio, sed klaras ke post 450 jaroj la teritorioj regataj de la satavajanoj estis dividitaj en serio de sukcedantaj ŝtatoj. Tiu dinastio estas konata per variaj nomoj, ĉefe per andhra, andhrabhritĝa, aŭ ŝata karni, ĉiuj ili menciitaj en ties moneroj, kaj en la tekstoj Puranoj. Tiu dinastio famis kiel la unua indiĝena barata dinastio kiu stampis monerojn montrantajn la vizaĝojn de iliaj suverenoj, kutimo kiun ili estis adoptintaj imite al la hindgrekaj regantoj de la nordokcidento, same kiel ankaŭ pro la kontribuoj al la budhisma arto sub ilia regado.

La unua sendependa reĝo de la dinastio estis Simuka, kiu regis ekde la jaro 230 a.K. ĝis la jaro 207 a.K.

Inter la reĝoj Satavahanoj menciindas Ĥala kiel kompilanto de la kolekto de poemoj prakritaj konata kiel Gaja-sattasai (kvankam per lingvaj pruvoj ŝajnas, ke la teksto de tiuj poemoj kiel konservataj en la aktualo eble estis reeldonita kelkajn jarojn poste).

La reĝoj satavahanoj menciindas ankaŭ pro siaj kontribuoj al la arto kaj al la arkitekturo de budhismo. La grandaj stupaoj en la valo de la rivero Krisna estis konstruitaj de ili, inkludita la stupao de Amaravati en Andra-Pradeŝo. La stupaoj estis dekoraciitaj per marmoro kaj skulptaĵoj kun scenoj de la vivo de Budho, reprezentitaj en stilo milda kaj eleganta.