Saveh

urbo en Irano

Saveh (perse ساوه‎) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la provinco Markazio de Irano.

Saveh ·
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Markazio
Telefonkodo 0255
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 220 762  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 1′ N, 50° 21′ O (mapo)35.02138888888950.356666666667Koordinatoj: 35° 1′ N, 50° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 008 m [+]
Horzono UTC+03:30
Saveh · (Irano)
Saveh · (Irano)
DEC
Saveh ·
Saveh ·
Situo de Saveh ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saveh [+]
vdr
Vido en Saveh

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Saveh situas sur altebenaĵo de Zagros-montaro. La urbego situas 63 kilometrojn de Ĥomo, 120 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Arako (Irano), 123 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, 170 kilometrojn de Hamadano (urbo), 325 kilometrojn de Esfahano [1].

Historio redakti

En la 7-a jarcento antaŭ nia erao Saveh estis fortikaĵo de la medoj. Dum la Partia Imperio ĝi estis unu el centroj de la imperio. Dum la mezepoko la mongoloj kaj timuridoj faris detruojn. Ĝi poste perdis multon da sia graveco, kiam Teherano iĝis la oficiala ĉefurbo. Saveh estis deklarita urbo en 1931. En 2004 en Saveh oni nomumis inan urbestron, kiu estis la dua urbestrino en historio de Irano.

Ekonomio redakti

Saveh estas industria urbo, krome en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas tritikojn, kotonojn, melonojn kaj granatojn.

Klimato redakti

Saveh situas en la duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSk). La someroj estas tre sekaj, dum la vintroj estas mildaj kaj iom pluvoplenaj. Jare pluvas po 223 mm, en ĉiuj monatoj pluvas/neĝas, tamen inter junio-septembro apenaŭ. La averaĝa jara temperaturo estas 16,6 °C.

 
Moskeo en Saveh
 
Interno de moskeo en Saveh

Trafiko redakti

Preter Saveh estas nova ŝoseo Teherano-Esfahano, krome malpli gravaj vojoj kuras al la urbego.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans
 
Larĝa foto pri lago en Saveh

Eksteraj ligiloj redakti