Savono

komunumo de Italio

Savono (itale Savona) estas itala urbo en la regiono Ligurio, borde de la Mediteranea Maro. Ĝi estas la administra kaj kultura centro de la samnoma provinco de Savono.

Savono
komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco SV Savono (2005)
Geografia situo 44° 18′ N, 8° 29′ O (mapo)44.38.4833333333333Koordinatoj: 44° 18′ N, 8° 29′ O (mapo)
Alto super marnivelo 4 m [+]
Areo 65 (2005) km²
Loĝantaro 58 194 (2023)
Loĝdenso 891 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Lavagnola, Légino, Zinola, Santuario (2005)
Najbaraj komunumoj Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Celle Ligure Quiliano, Vado Ligure (2005)
Patrono Nostra Signora della Misericordia ("Nia Sinjorino de Mizerikordo", do Sankta Maria)
Festa tago 18-a de marto (2005)
Nomo de loĝantoj savonesi
Poŝtkodo 17100
Imposta kodo I480
Kodo laŭ ISTAT 009056
Telefona prefikso 019
Retpaĝo http://www.comune.savona.it
Loko en mapo
vdr
La fortikaĵo Priamar en Savono

Savono havas 61.735 loĝantojn (je la 31-a de majo 2005). La urbo havas grandan havenon, kiu estas grava albordejo por pramŝipoj direkte al Korsiko. La loĝantoj de Savono laboras precipe en industrio.

La najbaraj urboj estas Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Quiliano kaj Vado Ligure.

Vidindaĵoj redakti

  • La mezepoka fortikaĵo Priamar
  • En la urba haveno, historia turo nomita laŭ la ŝipiristo Leone Pancaldo
  • La preĝejo San Giovanni Battista (Sankta Johano la Baptisto) el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj
  • La katedralo Santa Maria Assunta (Ĉieliro de Maria), konstuita inter la jaroj 1589 ĝis 1602. La nuna fasado fontas el la jaroj 1881 ĝis 1886.
  • Muzeo de pentraĵoj en la palaco Pozzobonello

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Krome ekzistas partneraj ligoj al la insulo

Rilatoj al Esperanto redakti

En 1989 la 13-a kaj en 2003 la 27-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Panoramo de la urbo