Sazae-san (サザエさん) estas japanaj bildstriaj libroj kiujn verkis Hasegawa Machiko.

Sazae-san estis unue publikigita en Hasegawa-a loka ĵurnalo, la Fukuniĉi Ŝimbun (フクニチ新聞), la 22-an de aprilo 1946, al kiu la Asahi Shimbun (朝日新聞) petis desegni ĝin por ilia ĵurnalo, ŝi translokiĝis al Tokio en 1949 kun ĉefroloj de Sazae-san el Kiuŝuo.

La bildstriaĵoj finiĝis la 21-an de februaro 1974. Ili estas la plej longe kurataj kaj malnovaj bildstriaj libroj kaj Animeoj de Japanio. La serioj estas konataj de preskaŭ ĉiuj japanoj, junaj kaj maljunaj.

Isono kaj Fuguta familio redakti

  • Fuguta Sazae (フグ田 サザエ)
24 aĝa (27 en la mangao), naskiĝis la 22-an de novembro en Fukuoka.
  • Fuguta Masuo (フグ田 マスオ)
Edzo de Sazae. 28 aĝa (31 en la mangao), naskiĝis la 3-an de aprilo en Sumijoŝi-ku,Osako.
  • Fuguta Tarao (フグ田 タラオ)
Filo de Sazae kaj Masuo. 3 aĝa, naskiĝis la 18-an de marto.
  • Isono Namihei (磯野 波平)
Patro de Sazae. 54 aĝa, naskiĝis la 14-an de septembro. (Origine naskiĝis en la jaro 1895).
  • Isono Fune (磯野 フネ)
Patrino de Sazae. 50 aĝa (48 en la mangao), naskiĝis la 11-an de januaro en Ŝizuoka.
  • Isono Katsuo (磯野カツオ)
Malpli aĝa frato de Sazae. 11 aĝa.
  • Isono Wakame (磯野ワカメ)
Malpli aĝa fratino de Sazae. 9 aĝa.
  • Tama (タマ)
Hejmkato de Isono kaj Fuguta familio.