Schüpfheim LU

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Schüpfheim

Schüpfheim (prononcu ŝypfhajm) estas komunumo kaj ĉefloko de la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3757 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Schüpfheim
Blazono de Schüpfheim
Blazono de Schüpfheim
Blazono de Schüpfheim
Schüpfheim
Schüpfheim
Schüpfheim
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Entlebuch
Koordinatoj  46° 57′ 1″ N 8° 0′ 54″ O / 46.95028 °N, 8.01500 °O / 46.95028; 8.01500 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 1″ N 8° 0′ 54″ O / 46.95028 °N, 8.01500 °O / 46.95028; 8.01500 (mapo)
Areo 38,37 km²
Alteco 719 m super marnivelo
Poŝtkodo 6170
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schüpfheim
Mapo de Schüpfheim
Situa mapo de Schüpfheim
vdr

Geografio redakti

La komunumo Schüpfheim situas en la sudokcidento de Kantono Lucerno ĉe la bordo de la rivero Eta Emme, al kiu alfluas en la vilaĝo de okcidento la rivero Mannebach kaj de okcidento Trüebenbach.

Najbara komunumo redakti

La komunumo Schüpfheim limas en nordo al Romoos, en oriento al Hasle, en sudo al Flühli, kaj en okcidento al Escholzmatt-Marbach.

Trafiko redakti

 
Stacidomo de Schüpfheim

Schüpfheim disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. Krome de Schüpfheim poŝtaŭtolinio kondukas al Giswil en Kantono Obvaldo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schüpfheim datiĝas el la jaro 1150 kiel Schipfen.

En mezepoko la vilaĝo apartenis al la Senjoroj de Wohlhusen, kiuj vendis ĝin proksimume en la jaro 1300 al la Habsburgoj. La Habsburgoj pandigis la regionon en la jaro 1350 al Peter von Thorberg. Ĉar tiu provokis la malamon de la popolo, la regiono Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis ribeladon kontraŭ Lucerno en la jaro 1434, tiam en 1513 okaze de la tiel nomita Cepa Milito kaj denove en 1653 dum la Kamparana Milito. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Schüpfheim estis ĉefloko de la distrikto Schüpfheim, kiu ek de 1803 nomiĝas distrikto Entlebuch.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti