La Schauinslandbahn (telfero al Schauinsland) estas la plej longa telfero de Germanio. Ĝi estis la plej unua telfero por transporto de personoj tutmonde. Ĝi kondukas de la valstacio en Horben ĉe Freiburg sur la monton Schauinsland. La montostacio situas ne sur la montopinto mem, sed kelkajn cent metrojn sudokcidente kaj kelkajn dek metrojn malsupre. Ĝi ekfunkciis en 1930 kaj en 1987/88 oni renovigis ĝin.

Schauinslandbahn: meza stacio

Priskribo redakti

La valstacio de la Schauinslandbahn situas en la Bohrertal (Bohrer valo) en la municipo Horben sur alteco de 473 m. La montostacio sur alteco de 1219 m estas laŭgrunde 3480 m kaj tra-aere 3565 m for de ĝi.[1] Ofte oni simple mencias 3600 m, la longecon de la ŝnuregoj.

Referencoj redakti

  1. Otto Seitz: Die Schauinsland-Schwebebahn, ein Meisterwerk der Technik. In: Die Schauinsland-Bahn. Festschrift zur Eröffnung der Schauinsland-Seilschwebebahn am Donnerstag, den 17. Juli des Jahres der Rheinlandbefreiung 1930.

Eksteraj ligiloj redakti