Schiermonnikoog (okcidentfrise Skiermûntseach; 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo)53.4666666666676.15 ) estas municipo kaj kvina (kalkulata de la okcidento) nederlanda vadomarinsulo. Ĝi apartenas al la provinco Frislando. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 931 loĝantoj sur areo de 191,19 kvadrataj kilometroj, el kiuj nur 39,94 estas grundo kaj 151,26 km² ĉirkaŭa akvo, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km².

ISO
Municipo Schiermonnikoog

Flago de la municipo Schiermonnikoog

Blazono de municipo Schiermonnikoog

Flago de la municipo Schiermonnikoog Blazono de municipo Schiermonnikoog
Situo de la municipo Schiermonnikoog
loĝloko en Nederlando • insulo • nederlanda municipo • senaŭta loko
Provinco Frislando
Ĉefloko vilaĝo Schiermonnikoog
Areo
 - Tero
 - Akvo
191,19 km²
39,94 km²
151,26 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
931 (komence de 2021)
5 loĝ./km²
Geografia situo 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo)53.4666666666676.15Koordinatoj: 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo)
Schiermonnikoog (Nederlando)
Schiermonnikoog (Nederlando)
DEC
Schiermonnikoog
Schiermonnikoog

Map

Gravaj trafikaj arterioj pramo
CBS-municipokodo 0088
Telefona kodo 0519
Poŝtkodo 9166
Oficiala retejo https://www.schiermonnikoog.nl/
vdr

Kun tiu nombro de loĝantoj ĝi estas la plej malgranda municipo de Nederlando. La municipo ĉefe vivas de turismo. La insulo estas laŭdata pro sia trankvileco, interalie pro la fakto ke vizitantoj ne povas kunpreni siajn aŭtomobilojn. Schiermonnikoog estas la plej maldense loĝata municipo de Nederlando kun 24 loĝ/km².

Vilaĝo redakti

La municipo Schiermonnikoog havas nur unu vilaĝon, la samnoma vilaĝo Schiermonnikoog (insulane: AisterbunOosterburen). La insulo origine ankoraŭ havis duan vilaĝon: Westerburen, kiun en 1719 malrapide forglutis la maro.

Lingvo redakti

La loĝantoj origine parolas dialekton kiu tre diferencas de la frisa lingvo, la insulanaSchiermonnikoogs. Pro kreskantaj influoj de ekstere (inter aliaj de la turismo) la dialekto malrapide forpremiĝis de la nederlanda. Hodiaŭ restas nur ĉirkaŭ cent homoj kiuj scipovas paroli la dialekton. Ili nomas la insulon Lytje Pole, laŭvorte «Eta Herbotufo» (eta peco da grundo).

Galerio redakti


Provinco Frislando  
Achtkarspelen | Ameland | Dantumadiel | De Fryske Marren | Dongeradeel | Ferwerderadiel | | Harlingen | Heerenveen | Kollumerland c.a. | Leeuwarden | Ooststellingwerf | Opsterland | Schiermonnikoog | Smallingerland | Súdwest-Fryslân | Terschelling | Tytsjerksteradiel | Vlieland | Waadhoeke | Weststellingwerf
Nederlando | Provincoj | Municipoj