Schmitten GR

komunumo de Svislando
- La mallongigo GR en Schmitten GR staras por la svisa Kantono Grizono. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schmitten..

Schmitten (en la romanĉa lingvo Ferrera) estas komunumo de la komunumaro Belfort kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 261 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Schmitten
Blazono de Schmitten
Schmitten
vilaĝokomunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Belfort
Koordinatoj  46° 41′ 14″ N 9° 40′ 19″ O / 46.68722 °N, 9.67194 °O / 46.68722; 9.67194 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 14″ N 9° 40′ 19″ O / 46.68722 °N, 9.67194 °O / 46.68722; 9.67194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 261
Areo 11,35 km²
Alteco 1301 m super marnivelo
Poŝtkodo 7493
Komunumkodo 3514
Mapo de Schmitten

Geografio redakti

Schmitten situas ĉe la norda flanko de la Albulovalo ĉe la suda bordo de la rivero Landwasser. La vilaĝo mem situas sur suna teraso alte super la valofundo sur alteco de 1301 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schmitten limas en nordo al Arosa, en oriento al Davos (frakcio Wiesen), en sudo al Filisur, kaj en okcidento al Alvaneu.

Trafiko redakti

Tra Schmitten pasas la kantona ĉefvojo n-ro 417 de Tiefencastel al Davos. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Lenzerheide al Davos.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schmitten datiĝas el la jaro 1447 kiel Schmiten. La vilaĝo Schmitten estis fondita en la 15-a jarcento de valzoj, kiuj tie setlis venante origine de Valezo tra Davos. Ĉar Schmitten estis valza fondaĵo, ĝi malgraŭ ĝis situo meze en romanĉlingva regiono ĉiam je pli ol 90% estis germanlingva. La teritorio de Schmitten antaŭ la setlado de la valzoj apartenis al la Senjoroj de Vaz kaj ĝi formis parton de la Senjorujo Belfort kaj de la Dektribunala Federacio. Schmitten situis sur la tereno de la tribunala komunumo Alvaneu. Kiel ties parto ĝi kun la tuta Senjorujo apartenis ĝis 1477 al la Grafoj de Togenburgo kaj tiam fariĝis havaĵo de Aŭstrio. En la jaro 1652 la regiono sin liberaĉetis de Aŭstrio. De 1470 ĝis 1490 en Schmitten estis konstruita la preĝejo Allerheiligen, sed nur en la jaro 1718 Schmitten fariĝis memstara paroĥo. En la jaro 1851 Schmitten fariĝis propra komunumo de la komunumaro Belfort en la distrikto Albulo. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti