Schule Schloss Salem

La Schule Schloss Salem [ŜU:le ŝlos ZA:lem], "lernejo kastelo Salem", estas internuleja gimnazio kun ĉefa sidejo en la eksa imperia abatejo Salem en la komunumo Salem de Germanio, proksime de la Bodenlago. La lernejo fondiĝis la 14-an de aprilo 1920.

Schule Schloss Salem
Standort Schloss Salem - Schule Schloss Salem (Suda rigardo)
Suda rigardo de la lernejo
internulejo
Historio kaj stato
Fondo 1920
Lerneja speco ŝtate agnoskata internata gimnazio kun abituro (Abituro post la dekdua klaso (de)) kaj International Baccalaureate (de)
Administrado
Organiza potenco

privata (Schule Schloss Salem e. V.)

Nombro de lernantoj ĉ. 600
Estraro Brigitte Mergenthaler-Walter, Thomas Obitz
Situo
Loko Salem
Lando Baden-Virtembergo
Ŝtato Germanio
Koordinatoj 47° 46′ 34″ N, 9° 16′ 44″ O (mapo)47.77629.27894Koordinatoj: 47° 46′ 34″ N, 9° 16′ 44″ O (mapo)
Schule Schloss Salem (Badenio-Virtembergo)
Schule Schloss Salem (Badenio-Virtembergo)
DEC
Schule Schloss Salem
Schule Schloss Salem
Situo de Schule Schloss Salem
Schule Schloss Salem (Germanio)
Schule Schloss Salem (Germanio)
DEC
Schule Schloss Salem
Schule Schloss Salem
Situo de Schule Schloss Salem

Map

Retejo https://www.schule-schloss-salem.de/
vdr
kastelo Salem

Dekomence Salem estis lernejo kaj por knaboj kaj por knabinoj. La fondintoj Kurt Hahn, Karl Reinhardt kaj Max von Baden inklinis pri la konceptoj de progresema eduko kaj evoluis la ĝis nun validajn lernejajn principojn.

kastelo Salem en printempo

La lerneja komplekso nun konsistas el du partoj, lernejo por infanoj ĝis la 10-a klaso en Salem mem kaj supera lernejo ĝis la abituro en la kastelo Spetzgart kaj en plia kampuso nomata Härlen en la proksima komunumo Überlingen. Plia lerneja konstruaĵo en la burgo Hohenfels funkciis inter la jaroj 1931 kaj 2017.

Antaŭ kelkaj jaroj estis pli ol 700 lernejanoj, en 2018 estis iom mali ol 600, el ili 540 en la internulejo. Proksimume 40 procentaĵoj venas el familioj el ekster Germanio, kaj proksimume 25 procentaĵoj el ĉiuj lernejanoj ricevas stipendion.