Schwanden ĉe Brienz

komunumo de Svislando


Schwanden ĉe Brienz (prononcu ŝvandn-ĉe-brinc, esperantigite ankaŭ Ŝvando ĉe Brinco; en germana lingvo Schwanden bei Brienz) ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 612 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Schwanden ĉe Brienz
Blazono de Schwanden ĉe Brienz
Blazono de Schwanden ĉe Brienz
Blazono de Schwanden ĉe Brienz
Brienz kaj supre de ĝi Schwanden
Brienz kaj supre de ĝi Schwanden
Brienz kaj supre de ĝi Schwanden
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 45′ 36″ N 8° 3′ 22″ O / 46.76000 °N, 8.05611 °O / 46.76000; 8.05611 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 36″ N 8° 3′ 22″ O / 46.76000 °N, 8.05611 °O / 46.76000; 8.05611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 612
Areo 7,02 km²
Alteco 659 m super marnivelo
Poŝtkodo 3855
Komunumkodo 0592
Mapo de Schwanden ĉe Brienz
Mapo de Schwanden ĉe Brienz
Mapo de Schwanden ĉe Brienz
vdr

Geografio redakti

Schwanden ĉe Brienz situas en Berna Oberlando, nordoriente de la Lago de Brienz. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Oberschwanden, Unterschwanden kaj Glyssen. Sur la teritorio de la komunumo ĉe la trikantona punkto situas la kulmino de la monto Brienzer Rothorn, kiu kun alteco de 2349 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,02 km², de kiuj 49,6% estas kovritaj de arbaro, 10,5% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schwanden ĉe Brienz limas en nordo al Giswil (OW), en oriento al Hofstetten ĉe Brienz, en sudo kaj okcidento al Brienz, kaj en nordnordokcidento al Flühli (LU).

Trafiko redakti

Kvankam Schwanden ĉe Brienz situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĝi estas bone atingebla per diversaj vojoj de Brienz. La kantona ĉefvojo n-ro 6/11 pasas sude de Schwanden kaj 1 kilometro sude de la komunumo troviĝas la alveturejo al la svisa aŭtovojo A8. De la stacidomo de Brienz poŝtaŭtolinio kondukas tra Schwanden al Hasliberg. Al la kulmino de Brienzer Rothorn kondukas montara dentorada vaporfervojo de Brienz. Temas pri la ununura trajnlinio en Svislando, kie vaportrajnoj ankoraŭ funkcias en la oficiala horaro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schwanden ĉe Brienz datiĝas el la jaro 1374 kiel Swanden. En 1912 la komunumo, kiu antaŭ nomiĝis simple Schwanden estis alinomita al Schwanden ĉe Brienz por diferenciĝi de aliaj lokoj kun la nomo Schwanden. Dum mezepoko Schwanden apartenis al la Senjorujo Ringgerberg. Poste ĝi fariĝis persona feŭdo de la Senjoroj de Kien, kiu ĝin subfeŭdis al la bernaj civitanoj de Scharnachtal kune kun la malalta kaj la alta jurisdikcio. Ĉi-lastaj vendis la etsenjorujoj en la jaro 1568 al la urbo Berno, kiu ĝis atribuis al la malalta jurisdikcio de Brienz en la Voktejo Interlaken. La voktejo post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti