Schwarzwasser (Sense)

Schwarzwasser estas rivero en la Bernaj Antaŭalpoj en Kantono Berno en Svislando. Ĝi estas la ĉefa alfluanto de la rivero Sense.

Schwarzwasser
Ponto ĉe la kunfluejo de Sense kaj Schwarzwasser
rivero
Bazaj informoj
Longeco 23 km
Akvokolekta areo 2 416 km²
Averaĝa trafluo 96,8 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 500 m
Enfluejo Sense
- Alteco 577 m
Geografio
Alfluantoj Wissenbach, Biberze kaj Gambach
Rivero en Eŭropo
vdr

Priskribo de la akvofluo redakti

La fonto de Schwarzwasser situas en la Antaŭalpoj norde de la Gurnigelpasejo je ties nordokcidenta flanko sur alteco de proksimume 1500 m s.m. La rivero formas la limon de la distriktoj Schwarzenburg kaj Seftigen. La rivero havas longecon de 23 km. Dum la unuaj 5 km ĝis la vilaĝo Heubach ĝi pasas altecdiferencon de proksimume 700 m. Tial la deklivo malpliiĝis al 3% kaj poste 1%. Post pliaj 18 km kun malpli da deklivo la rivero je alteco de 577 m s.m. alfluas al la rivero Sense, kiu siavice alfluas Sarino. En la suba parto la rivero fluas tra kanjono kun profundeco de proksimume 200 m, kiun la rivero dum la jarmiloj fosis en la relative molan molason de la Svisa Mezlando.

Komunumoj laŭlonge de Schwarzwasser redakti

La fonto situas sur la teritorio de la komunumo Rüschegg en Distrikto Schwarzenburg. La rivero tiam unue fluas orienten kaj poste norden kaj formas la limon inter la komunumoj Rüschegg kaj Rüti ĉe Riggisberg kaj poste inter Wahlern kaj Rüeggisberg. La rivero tiam turniĝas okcidenten kaj nun formas la limon inter Wahlern en sudo kaj Oberbalm kaj poste Köniz en Nordo. Ĉe la trilima punkto inter Ueberstorf, Wahlern kaj Köniz la rivero alfluas al Sense.