Sciegula simptomaro

Sciegula simptomaro estas vorto uzata por karakterizi homojn, kiuj havas eksterordinarajn mensajn kapablojn en kelkaj kampoj, sed ankaŭ gravajn mensajn malkapablojn aŭ handikapojn en multaj aliaj kampoj. En multaj lingvoj oni nomas ĝin Savant-sindromo, laŭ la franca vorto savant, kiu signifas erudiciulo, klerulo, scienculo, kaj adjektive lertasperta. Laŭ esploristo Darold Treffert ĝi povas esti denaska aŭ akirigita.[1]

Temas pri kondiĉo ofte kunligita al aŭtismo. Laŭ Darold Treffert estas duono de la scieguloj aŭtismuloj; alia duona havas alian misformon, ekzemple mentala retardecocerba leziotraŭmato. Li ne ligas aŭtismon kun sciegula simptomaro. Estas aliaj esploristoj, kiuj ligas ilin,[2] kaj estas, kiuj refutas iujn propoziciojn, aŭ la simptomaron mem.[3]

Karakterizo redakti

Sciegul-simptomaruloj ofte havas nekredeblajn memor-kapablojn. Multaj el ili povas memori longajn listojn de faktoj, statistikoj, nombroj aŭ datoj, post kiam ili vidis ilin nur unu fojon. Ili ankaŭ ofte kapablas fari nekredeble komplikajn mensajn kalkulojn sen ia helpilo, nur enkape. Ili kelkfoje ankaŭ kapablas precize taksi distancojn kaj angulojn sen mezurilo, aŭ diri precize kiu tago de la semajno estos en iu ajn dato dum dekoj da miloj da jaroj de nun. Ĉi tiuj individuoj kutime ne kapablas havi ordinarajn sociajn rilatojn, aŭ fari ordinarajn ĉiutagajn taskojn. Kvankam ekzistas esceptoj, ekzemple Daniel Tammet; sed tiu ne signifas, ke iliaj sciegulaj simptomaroj ne estas kaŭzitaj de iu misformo. Tiu refutas teoriojn, ke la scieguloj ne povas iĝi memstara, aŭ la interŝanĝa (angle trade-off) teorion, kiu signifas, ke iliaj kapabloj evoluis anstataŭ normalaj kapabloj.[4][5]

Daniel Tammet, naskiĝinta en 1979, kiu persone renkontiĝinte kun Kim Peek atestis, ke ili sentas sin similaj. Tammet interalie havas apartan kapablon pri matematiko kaj pri lingvolernado: li regas 11 lingvojn (inter ili Esperanton), montris ke li povas akiri novan lingvon dum unu semajno. Li kapablis ankaŭ eldiri la nombron π ĝis 22 514 ciferoj, kio daŭris pli ol kvin horojn.

Kialoj redakti

Ne estas klare, en kiu maniero sciegul-simptomaruloj evoluigas ĉi tiujn kapablojn, sed kutime iliaj cerboj aspektas normalaj al sciencistoj. Estas kazoj de individuoj, kiuj akiras ĉi tiujn nekredeblajn kapablojn post akcidento aŭ bato sur la kapo. Ekzemple, la Usonano Orlando Serrell estis ordinara infano ĝis la aĝo de 10 jaroj, kiam li estis batita sur la kapo akcidente dum li ludis basbalon. De tiam, li kapablas memori precize kie li estis kaj kia estis la vetero en ĉiu tago de sia vivo post la akcidento.

 
Kim Peek, bildo disponigita de Darold A. Treffert, MD, kaj Wisconsin Medical Society.

Unu el la plej konataj sciegul-simptomaruloj estas la usonano Kim Peek. Li estis la inspiro por la fama filmo Rain Man, en kiu Dustin Hoffman rolas kiel aŭtisma sciegul-simptomarulo. Kim Peek naskiĝis kun damaĝita cerebelo, kaj sen la neŭronoj kiuj konektas la du flankojn de la cerbo. Li kapablas fari nekredeblajn mensajn kalkulojn, kaj li ankaŭ kapablas memori enormajn kvantojn da materialo. Li povas legi libron en pli-malpli unu horo kaj memori preskaŭ ĉion, kion li legis en ĝi. Tamen li havas malfacilaĵojn fari ordinarajn agojn, ekzemple vesti sin, kaj li marŝas en nekutima maniero. Li ankaŭ ne kapablas kompreni metaforojn aŭ dir-manierojn.

Laŭ Treffert havas scieguloj specialan kaj genian memoron, kiu estas tre profunda, sed tre limigita. Ĝia limo estas, ke ili povas uzi ĝin teorie, sed ne efike praktike.[6] Estas scieguloj genialaj en bildigantaj artoj aŭ en musiko. Oftas homaj kalendaroj, kiuj konas kalendarojn tre bone.[7] Ili povas rememori al ĉiu tago de ilia vivo.

Sciegulaj kapabloj kaŝiĝas en ĉiu homo. Oni povas aktivi ilin per malaltaj frekvenciaj magnetaj ondoj, kiuj blokiĝas dominantan regionon en cerbo (kiu estas maldekstra ĥemisfero en 90% de dekstramanuloj). Tiam povas aliaj regionoj montri tiujn kapablojn.[8]

Prilaboro redakti

Sciegula simptomaro estas malfacile inteligebla. Estas pli teorioj pri ĝiaj kialoj, kiuj pleje koncentras al ligo kun aŭtismo.

Laŭ kognitiva teorio miksas malkapablo kaj talento.[9] Aŭtismo estas la plej ofta perturbo en sciegula simptomaro. Laŭ tiu teorio aŭtismuloj pensas pli detale.[10] Atento por detaloj gravas en la simptomaro, ĉar ĝi impresas homojn, aŭtismulojn kaj neautismulojn por savantaj kapabloj. Multa scieguloj havas troan senseblecon por detaloj, kiu similas al emfazita sensebleco aŭ hipersensibleco en aŭtismuloj.[11] Estas pripensoj, ke savantoj laboras pri tre maltmulte prilaboritaj informoj, kiuj estas en ĉies cerbo, sed normale la plimulto ne povas akiri ilin konscie.[12]

Laŭ kompata-ordeniga teorio pli gravas hiperordenigo, kiu helpas montri talentojn.[13] Laŭ ĝi la homoj estas klasifikelaj laŭ ilia kompato kaj ordenigado de faktoj el ekstera mondo. Tiu povas esti ligita kun kognitiva teorio.

Laŭ alia teorio savantaj kapabloj respondas al malkapablaj sociaj kapabloj de aŭtismuloj. Ili ne havas denaskan kapablon por inteligi sociajn interagojn, do ili devas lerni, kiel oni konstruas kaj subtenas kunligojn. Ili povas uzi la lernitajn. Ili lernas kaj kutimiĝas al pli detale kaj emfazite analizas kaj memoras informojn; tiu estas emfazita memoro. Estas aŭtismuloj, kiuj rekonas nomojn kaj vizaĝojn same bone, kiel neaŭtismuloj, kaj ili ne scias, ke tiu gravas. Sed tiu povas ekigi ankaŭ savanta kapablo.

Epidemologio redakti

Sciegula simptomaro havas 6:1 rilatumo por viroj kontraŭ virinoj, sed inter aŭtismuloj estas tiu rilatumo malsama.[14] Tiu enkondukis la hipotezo de Geschwind-Galaburda, kiu pensas, ke kaj lezio kaj sciegulaj kapabloj estas denaskaj.

Ne estas objektivaj kaj certaj datoj, kiom da homoj estas scieguloj. Laŭ Treffert:

  • Unu el dek aŭtismulo montras sciegulajn kapablojn[15]
  • 50% de scieguloj estas aŭtismuloj; aliaj estas mentale retarditaj, aŭ havas cerbajn leziojn
  • Pleje estas kaj kapabloj kaj malkapablo tre fortaj
  • Rilatumo de viroj kaj virinoj estas 6:1

Brita esploro demandis 137 gepatrojn kun aŭtisma infano pri sciegulo. Ilia 28% proponis, ke ilia infano havas kapablojn kun sciegula nivelo, kiu estus nekutime ankaŭ en normalaj homoj.[16]

Historio redakti

Laŭ Treffert la idiota savant esprimo estas kreita france de John Langdon Down en 1887, por skribi pri interesaj kazoj. Li estis la kuracisto, kiu malkovris sindromon de Down. La vorto idioto estis tiam normala kuracista vorto por homoj, kiuj havis inteligencon malpli bonan ol 25 IQ pointoj. Laŭ postaj esploroj estis la uzado de idioto eraro, ĉar scieguloj havas pleje pli bonan inteligenton, sed la esprimo remanis ĝis kiam la vorto idioto estis diskredita.

Post malkovro de aŭtismo oni pensis, ke sciegula simptomaro aparteas al aŭtismo, kaj komencis uzi la esprimon aŭtisma savanto, sed ankaŭ tiu estis eraro, ĉar nur duono de scieguloj estas ankaŭ aŭtismuloj.

Por defendi homan dignon kaj por doni ĝustan diagnozon oni uzas nun nur la esprimon sciegula simptomaro.

En kulturo redakti

Kim Peek estis neaŭtisma megasavanto, kiu sciis ĉiun, kiun li legis. Li estis modelo de aŭtisma ĉefrolulo de filmo Rain Man.[17]

Kapabloj redakti

Savantaj kapabloj estas pleje klasifikeblaj en kvin kategorio: muzikado, pleje pianado; belartoj kun desegnado, pentrarto kaj skulptarto; kalendarkalkulo, kiu ne estas eksplikeba per neekzistentaj matematikaj kapabloj de la sciegulo; matematiko kun tre rapida aritmetika operado per tre grandaj nombroj, aŭ rekonado de primoj sen aritmetika scio; kaj tre bonaj spacaj kapabloj, kiuj eblas proksimumi distancojn kaj trovi direktojn pli bone ol oni mezuri povus per instrumentoj, fari kompleksajn modelojn aŭ mapojn sen mezuroj.

Plej oftaj estas tre bonaj memoraj kapabloj, kiuj memoras ĉiun, al kiu la sciegulo tre interesiĝas kaj estas obsedita: datoj de muziko aŭ sporto, mapoj, nombraj platoj de aŭtoj, historiaj faktoj aŭ strangaj objektoj. Talentaj scieguloj estas uloj, kiuj estas intelekte malkapablaj, sed havas tian talenton pleje en muziko aŭ en belartoj, kiu estas tre ŝatataj en tiu profesio. Geniaj scieguloj estas tial kapablaj, ke ili estus talentaj ankaŭ sen ilia malakapblo. Ili estas tre raraj, oni skribis pri ne pli ol cent dum cent jaroj. Laŭ proksimumado de Treffert ne vivas pli ol 50 en niaj tagoj. Treffert estis prezidento de Wisconsin Medical Society; ilia hejma paĝo montras biografiojn de 29 scieguloj.[18]

Konataj scieguloj redakti

Konataj uloj diagnozitaj kun sciegula simptomaro, kaj ili talento estas konata:

Referencoj redakti

  1. Darold A. Treffert, MD: Savant Syndrome Arkivigite je 2014-08-23 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20140823153344)
  2. Heaton P, Wallace GL (July 2004). "Annotation: the savant syndrome". J Child Psychol Psychiatry 45 (5): 899–911.
  3. McMullen T (December 1991). "The savant syndrome and extrasensory perception". Psychol Rep 69 (3 Pt 1): 1004–6; Katalógusban
  4. Ld. Treffert, i. m., "What We Do Know" c. fej. / 9.; 4. old.
  5. Fiú hihetetlen aggyal, videó Arkivigite je 2011-06-29 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20110629115840), hozzáférés: 2010. dec. 14.
  6. A.D. Treffert 2. sz. jegyzetben i.m.
  7. Saloviita, T.; Ruusila, L.; Ruusila, U. (Aug 2000). "Incidence of Savant Syndrome in Finland". Percept Mot Skills. 91 (1): 120–2. doi:10.2466/pms.2000.91.1.120. PMID 11011882.
  8. Snyder, Allan. [1] "Savant-like numerosity skills revealed in normal people by magnetic pulses." "Perception", vol 35, 837-845
  9. Pring L (2005). "Savant talent". Dev Med Child Neurol 47 (7): 500–3.
  10. Francesca Happé and Pedro Vital (2009): What aspects of autism predispose to talent?, hozzáférés, 2010. dec. 14.
  11. Mottron L, Dawson M, Soulières I (2009)."Enhanced perception in savant syndrome: patterns, structure and creativity" Philos Trans R Soc Lond B Biol Sci 364 (1522): 1385–91.
  12. Snyder A (2009)."Explaining and inducing savant skills: privileged access to lower level, less-processed information", hozzáférés 2010. dec. 14. Philos Trans R Soc Lond B Biol Sci 364 (1522): 1399–405.
  13. Baron-Cohen S, Ashwin E, Ashwin C, Tavassoli T, Chakrabarti B (2009)Talent in autism(PDF). Philos Trans R Soc Lond B Biol Sci 364 (1522): 1377–83.
  14. The Royal Society, The savant syndrome, 2009 angle
  15. http://www.psy.dmu.ac.uk/drhiles/Savant%20Syndrome.htm
  16. Howlin P, Goode S, Hutton J, Rutter M (2009)."Savant skills in autism: psychometric approaches and parental reports", hozzáférés, 2010. dec. 14. Philos Trans R Soc Lond B Biol Sci 364 (1522): 1359–67
  17. Barrowclough, Anne (2009-12-22). Kim Peek, the original Rain Man, dies (angol). The Times. Alirita 2010-12-14.
  18. Savant Syndrome, Savant of Genius. Arkivita el la originalo je 2007-12-14. Alirita 2010-12-14.
  19. Henriett Seth F.: Rain Girl By Darold Treffert, MD Arkivigite je 2016-06-21 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160621095906), wisconsinmedicalsociety.org
  20. Famous People with Autism Spectrum Disorders[rompita ligilo], disabled-world.com
  21. Weber B (26 December 2009)."Kim Peek, inspiration for 'Rain Man,' dies at 58", hozzáférés, 2010. dec. 14. The New York Times
  22. drinfo.huː Az igazi Rain Man csodája. Arkivita el la originalo je 2021-08-07. Alirita 2021-08-07.
  23. Johnson, Richard (2005-02-12)."A genius explains", hozzáférés, 2010. dec. 14. The Guardian (London).
  24. origo.huː A férfi, aki egy hét alatt megtanult izlandiul
  25. Treffert, Darold:"Alonzo Clemons - Genius Among Us", hozzáférés 2010. dec. 14. Arkivigite je 2007-12-13 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20071213003539) Wisconsin Medical Society.
  26. Treffert, Darold. "Tony DeBlois - A Prodigious Musical Savant". Wisconsin Medical Society. http://www.wisconsinmedicalsociety.org/savant_syndrome/savant_profiles/tony_deblois Arkivigite je 2010-06-26 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100626002913). Hozzáférés: 2010. dec. 14.
  27. Treffert, Darold A. and Gregory L. Wallace (2003)."Islands of Genius" (PDF). Scientific American, Inc., hozzáférés 2010. dec. 14.
  28. Treffert, Darold: "Jonathan Lerman - An Extraordinary Artist". Wisconsin Medical Society. http://www.wisconsinmedicalsociety.org/savant_syndrome/savant_profiles/jonathan_lerman Arkivigite je 2007-12-13 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20071213130030), hozzáférés 2010. dec. 14.
  29. Treffert, Darold: "Thristan "Tum-Tum" Mendoza - A Child Prodigy Marimbist With Autism from the Philippines". Wisconsin Medical Society. http://www.wisconsinmedicalsociety.org/savant_syndrome/savant_profiles/thristan_mendoza Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20070928075828), hozzáférés 2010. jan. 14.
  30. Early Idiot Savant Drawings, The Cats of Gottfried Mind
  31. Treffert, Darold. "Derek Paravicini - A Talent and Love for Music". Wisconsin Medical Society. http://www.wisconsinmedicalsociety.org/savant_syndrome/savant_profiles/derek_paravicini Arkivigite je 2010-06-25 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100625235117), hozzáférés 2010. dec. 14.
  32. Treffert, Darold. "James Henry Pullen - Genius of Earlswood Asylum". Wisconsin Medical Society. http://www.wisconsinmedicalsociety.org/savant_syndrome/savant_profiles/james_pullen (el Retarkivo 20120915082330). Hozzáférés, 2010. dec. 14.
  33. Treffert, Darold. "Matt Savage - A 14-Year-Old Marvelous Musician". Wisconsin Medical Society. http://www.wisconsinmedicalsociety.org/savant_syndrome/savant_profiles/matt_savage Arkivigite je 2007-12-13 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20071213130036). Hozzáférés: 2010. dec. 14.
  34. Unlocking the brain's potential". BBC News. 2001-03-10. http://news.bbc.co.uk/1/hi/health/1211299.stm. Hozzáférés: 2010. dec. 14.
  35. Richard Wawro (1952-2006)
  36. Horwitz, et al., 1965 ; Sacks, Oliver, 1985
  37. Tracey Eagan (2009-05-06). "Twin Savants Fixated on Dick Clark". Jezebel. http://jezebel.com/5243027/twin-savants-fixated-on-dick-clark. Hozzáférés: 2010. dec. 14.
  38. C-SPAN (2009-11-01). In Depth with Temple Grandin. C-SPAN Video Library, 1 November 2009. Elérve innen: http://www.c-spanvideo.org/program/id/214625 Arkivigite je 2011-08-17 per la retarkivo Wayback Machine.
  39. After Brutal Assault, Federal Way Man Gains Amazing Mathematical Ability Brain injury turned him into a 'Math Wizard'. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2010-12-14. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2021-08-14.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Savant-szindróma en la hungara Vikipedio.