Scienca kaj Teknologia Parko Cartuja

La Scienca kaj Teknologia Parko Cartuja [karTUĥa] (PCT Cartuja) estas administrata de la societo Cartuja 93 S.A..[1] Ĝi troviĝas en la Kartuĥa Insulo, proksime al Kartuĥa Monaĥejo de Sevilo. Ĝi estis inaŭgurita en oktobro 1993 por la celo utiligi la ĵus okazitan sperton de la Universala Ekspozicio de 1992.

Scienca kaj Teknologia Parko Cartuja
emblemo
sciencparko
Lando(j) Hispanio vd
Situo Provinco Sevilo
vdr
Scienca kaj Teknologia Parko Cartuja
sciencparko [+]

LandoHispanio
SituoSevilo

vdr
Esfera Bioclimática de la Expo'92.
Logotipo.

Historio redakti

La Universala Ekspozicio de 1992 havis estraron, kies membroj estis Virgilio Zapatero, tiama Ministro de Rilatoj kun la Parlamento, Jacinto Pellón, kiel direktoro de la Ŝtata Societo por la Universala Ekspozicio de 1992, kaj la ĝenerala administranto, Emilio Casinello.[2]

La 31an de julio 1991, la hispana registraro anoncis, ke ĝi stimulos la kreadon de teknologia centro en la loko de la Ekspozicio. Fakte 19 hispanaj kaj fremdaj entreprenoj tiam jam aliĝis al tiu projekto.[2] La 24an de oktobro 1991 stariĝis la administranta societo Cartuja 93 per la apogo de la hispana registraro, per ĝia ministro pri Rilatoj kun la Parlamento, Virgilio Zapatero.[3] La 24an de aprilo 1991 la tiama Ministro pri Edukado, Javier Solana, proponis, ke la teknologia centro havu kaj rapidigilon de subatomaj partikloj kaj la institucion Centro por la Teknologia Prospektivo de la Eŭropa Unio.[4] La parko inaŭguriĝis ene de la renkontiĝo Novigi la novigadon: Teknourbo en la estonteco, kio okazis inter la 13an kaj la 15an de oktobro de 1993.[5]

Karakteroj redakti

Cartuja 93 enhavigas kvin agadspecoj: entreprenoj pri avangardaj teknologioj, servoj pri Esplorado-Disvolvigo-Novigo, esplorosciencaj centroj, universitatoj kaj edukadaj institucioj. El tiuj, la unua kategorio estas la plej nombra, kun pli ol 300 entreprenoj.

La jaron 2009 la parko fakturis 2 194 milionojn da eŭroj kaj kreis 14380 rektajn dungiĝojn. Ĝi membris en la Asocio pri Sciencaj kaj Teknikaj Parkoj el Hispanujo.[6]

La jaron 2012, la Institucio pri Revizorado kaj Ekonomia Kontrolo de Andaluzio enkategorigis la andaluzajn parkojn en tri niveloj de maturiĝo: altnivela estas TecnoBahía [teknobaIa] en Kadizo, PTA en Malago, PTS en Granado, kaj PCT Cartuja kaj Aerópolis [aeROpolis] en Sevilo; meznivelaj estas PCTAJ en Kadizo, PCTH en Onubo kaj Geolit en Ĥaeno; kaj baznivelaj estas PITA en Almerio kaj Rabanales21 [rabaNAles] en Kordovo. Oni ne kalkulis je la sevila parko PCT Dehesa del Valme [deEsa delBALme] en la raporto.[7]

La jaron 2010 realiĝis centro por teknologiaj ekentreprenoj, la Teknonesto Marie Curie.[8]

Entreprenoj en la parko redakti

 
Iama paviliono de Eŭropo, konstruaĵo rehabilitita en 2012 por hejmigi sidejon de la PCT.
 
Edifico IDEA, de ĵusa konstruado.

Cartuja 93 enhavis 344 organizojn pri avangardaj teknologioj kaj ĝeneralaj kaj avangardaj servoj. La ĉefaj agadspecoj en la Teknologia kaj Scienca Parko estas:

  • Aerspaco
  • Terkulturnutrado
  • Biomedicino
  • Bioteknologio
  • Energio
  • Aranĝado de la Scio
  • Naturmedio
  • Mikroelektroniko
  • Teknologioj pri sano
  • Telekomunikado kaj Informadiko

Kelkaj el la entreprenoj en Cartuja 93 estis:

Centroj pri esplorado kaj administradaj fondaĵoj pri esplorado redakti

 
IEA, en la iama paviliono de Nov-Zelando.

En Cartuja 93 troviĝis 77 grupoj pri esplorado dissituitaj en diversaj centroj. Kelkaj el ili estas:

  • Centro de Sciencaj Esploroj "Isla de la Cartuja".[20]
  • Biologia Esplorcentro de Doñana.[21]
  • Andaluza Centro pri Molekulbiologio kaj Regeneriga Medicino.[22]
  • Ŝtata Centro de Rapidigiloj.[23]
  • Instituto pri Teknologia Prospektivo de la Eŭropa Unio.[24]
  • Centro de Teknologioj pri la Akvo.[25]
  • Fondaĵo Progreso kaj Sano.[26]
  • Instituto pri Mikroelektroniko de Sevilo (Instituto de Microelectrónica de Sevilla)[27]
  • Esplora Instituto pri Terkulturo kaj Fiŝkaptado (IFAPA).[28]
  • Teknonesto Marie Curie: Centro por la disvolvigo de teknologiaj entreprenoj, fondita en 2010.[29][30]

Centroj pri Instruado redakti

En la Parko troviĝis la jenaj centroj:

 
Iama paviliono de Maroko, uzata nun kiel sidejo de la "Fundación Tres Culturas" (Trikultura Fondaĵo).
  • CEADE.[31]
  • CESUR Instruado.[32]
  • Fakultato pri Industria Organizado de Andaluzio.[33]
  • Fakultato pri Inĝenierado de la Universitato de Sevilo.[34] (Inĝenieriado pri Industrio, Kemio, Flugo kaj Telekomunikado)
  • ESIC
  • Fakultato pri Komunikado de la Universitato de Sevilo.
  • Internacia Universitato de Andaluzio.
  • Malfermita Universitato de Katalunio.

Aliaj redakti

  • Federacio de Entreprenistoj el Andaluzio CEA[35]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Europa Press, Trabajadores despedidos de Cartuja 93 rechazan su expulsión del mercado laboral [1] El Correo de Andalucía, 17a de julio 2014.
  2. 2,0 2,1 Lourdes Lucio, El Gobierno promoverá un centro tecnológico en el recinto de la Expo [2] El País, 31a de julio 1991, alirita la 22an de Aŭgusto 2014.
  3. Lourdes Lucio, Cartuja 93 [3] El País, 25-an de oktobro 1991, alirita la 22an de Aŭgusto 2014.
  4. Lourdes Lucio, Acelerador en Sevilla [4] El País 24-a de Aprilo 1991, alirita la 22an de Aŭgusto 2014.
  5. El Parque Tecnológico de Cartuja 93 se inaugurará al año de clausurarse la Expo El País 1-a de Oktobro 1993, alirita la 22an de Aŭgusto 2014.
  6. Asociación de Parques Científicos y Tecnológicos de España
  7. Ángeles Lucas, La Cámara de Cuentas aconseja más proyección a los parques tecnológicos [5] El País 30-a de Aprilo 2015.
  8. Tecnoincubadora Marie Curie [6] TC Cartuja, alirita la 27an de februaro 2016.
  9. AnaFocus | Leading on-chip vision solutions Alirita la 23an de Majo 2016 en [www.anafocus.com] arkivita en [7] la 23an de Majo 2016.
  10. SHS Consultores
  11. MP Corporación Arkivigite je 2002-12-09 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20021209031948)
  12. Inerco
  13. Sadiel. Arkivita el la originalo je 2022-01-24. Alirita 2022-06-13.
  14. Sodean. Arkivita el la originalo je 2022-01-26. Alirita 2022-06-13.
  15. Isotrol
  16. Ayesa
  17. Detea
  18. IAT-Instituto Andaluz de Tecnología
  19. Egmasa Alirita la 19an de Aprilo 2011 arkivita en [8] la 3an de julio 2011.
  20. Centro de Investigaciones Científicas Isla de la Cartuja (CICIC)
  21. Estación Biológica de Doñana (CSIC)
  22. Cabimer, Centro Andaluz de Biología Molecular y Medicina Regenerativa Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20150610204750)
  23. Centro Nacional de Aceleradores
  24. Instituto de Prospectiva Tecnológica de la UE. Arkivita el la originalo je 2007-10-11. Alirita 2022-06-13.
  25. Centro de Tecnologías del Agua
  26. Fundación Progreso y Salud Arkivigite je 2010-04-14 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100414122732)
  27. Instituto de Microelectrónica de Sevilla (IMSE)
  28. IFAPA, Instituto de Investigación y Formación Agraria y Pesquera (IFAPA)
  29. La tecnoincubadora Marie Curie TCT Cartuja abre sus puertas con 35 nuevas firmas de base tecnológica [9] Europa Press, 28a de oktobro 2010.
  30. Nicol Jiménez, Se busca joven empresa para invertir [10] El Correo de Andalucía, 18a de oktobro 2010.
  31. CEADE
  32. CESUR Formación
  33. Escuela de Organización Industrial de Andalucía (EOI)
  34. Escuela Técnica Superior de Ingenieros de la Universidad de Sevilla. Arkivita el la originalo je 2022-03-03. Alirita 2022-06-13.
  35. CEA

Eksteraj ligiloj redakti