Sciencismo estas tendenco kaj teorio laŭ kiu la scienca metodo estas aplikebla al ĉiuj branĉoj de la homa sciaro kaj spertaro. Ĉar inter tiuj ĉi kuŝas ankaŭ la prihomaj sciencoj kun ties morala imperativo, eĉ rilate tiujn ĉi sciencismo pretendas malkovri kaj taksi iliajn originon cerba rezulto kaj relativigi ilian etikan valoron kvazaŭ devenatan ekskluzive nur el la diversaj stadioj de la evoluo. Kutime sciencistoj adheras, konscie aŭ nekonscie, al materiismo kaj pozitivismo aŭ al aliaj filozofioj neantaj la eblon sin servi je la metafizikaj principoj pro la preteksto ke ili ne estas science trakteblaj; eĉ filozofion ili faras scienca objekto. Modelo de tiu pensado videblas en la jena frazo: "oni povas konsideri la homon kiel beston specisuperan kiu produktas filozofiojn kaj poemojn same kiel silkraŭpoj faras siajn kokonojn kaj la abeloj siajn abeluojn". (Hippolyte Taine)

Foje, tamen, la koncepto pri sciencismo montras nur eksceson de fido je la fizikaj kaj metamatikaj sciencoj, kaj do, kvankam riskante fali en dogmismon, ne certas ĉu temas vere pri sciencismo aŭ pri penso ankoraŭ ne klariĝinta. Ĉiukaze, tamen, la termino, forĝita en Francio en 18-a jarcento kaj rapide disvastiĝinta kun diversaj signifoj, hodiaŭ nuanciĝas pli negative ol pozitive, nome pli nescience ol science.

Se kontraŭ tiu tendenco bataladas metafizikistoj kaj sciencistoj spertantaj la limojn de la scienco, precipe ĝin kondamnas kristanismo, kaj ĝenerale ĉiuj religioj, pro ĝia baro al racia demonstro pri la ekzisto de supernaturaĵoj kaj pro la relativismo koncernanta la validecon de la unuaj fundamentaj moralaj principoj. Rilate tion valoras la penon konsulti la kolokvojn kaj asertojn de la Papa Akademio de la sciencoj/sektoro de homaj sciencoj, kies plurcentaj laikaj sciencistoj havas sian sidejon en la teritorio de la vatikana ŝtato.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Giacomo Samek Ludovici, Lo scientismo? Non sta in piedi, Timone 116, 2012
  • Roberto Timossi, L'illusione dell'ateismo. Perché ls scienza non nega Dio. San Paolo. 2009
  • Francesco Agnoli, Scienziati, dunque credenti, Cantagalli, Siena (Italio), 2012.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti