Scone estas vilaĝo en Skotlando kie antaŭe kroniĝis reĝoj de Skotlando, proksime al Perth.

Scone
urbeto
Administrado
Poŝtkodo PH, PH2
Demografio
Loĝantaro 4 430  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 25′ N, 3° 24′ U (mapo)56.4179-3.40404Koordinatoj: 56° 25′ N, 3° 24′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Scone (Skotlando)
Scone (Skotlando)
DEC
Scone
Scone
Situo de Scone
Scone (Britio)
Scone (Britio)
DEC
Scone
Scone
Situo de Scone

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Scone, Perth and Kinross [+]
vdr
Kroniĝo de Aleksandro la 3-a (Skotlando), el mezepoka manuskripto

Dum siaj plej fruaj jaroj, la regno Skotlando ofte nomiĝis la "regno de Scone" kaj Scone servis preskaŭ kiel ĝia ĉefloko. Dum la 12-a jarcento Aleksandro la 1-a (Skotlando) fondis benediktanan priorejon, kiu en 1163 aŭ 1164 iĝis abatejo. Tie situis la Ŝtono de Scone, uzata por kroniĝaj ritoj kaj kaptita de Eduardo la 1-a (Anglio) en 1296. Tamen skotaj reĝoj daŭre kroniĝis ĉe Scone.

La abatejo suferis pro incendio dum la malfrua 12-a jarcento, kaj estis atakata kiam la skotoj militis por sendependo de Anglio inter 1296 kaj 1314. Junion 1559, subtenantoj de la skota reformacio bruldetruis ĝin, kvankam partoj de la ruinoj estis uzataj ĝis la 17-a jarcento. En 1651 Karlo la 2-a (Anglio) kroniĝis tie.

En 1803 la grafo de Mansfield (kiu tiam posedis Scone) komencis konstrui novan palacon ĉe Scone: la tiama vilaĝo malkonstruiĝis kaj du kilometrojn oriente de la sito fondiĝis nova vilaĝo.