Scott McCloud

usona kartunisto

Scott MCCLOUD (naskiĝis en 1960 en Masaĉuseco) estas usona bildliteraturisto kaj grava teoristo pri bildliteraturo kiel arto.

Scott McCloud ĉe la franca bildliteraturfestivalo Angouleme en 2000.

McCloud kreis komiksfiguron Zot en 1984, kiel amuza kontraŭpunkto al la tradicia seriozega superheroo kiu estas ofte trovita en bildliteraturoj kaj sur filmoj. Sed li estas aktiva kiel verkisto kaj strejisto en la bildliteratura indostrio, li ĉefe estas fama kiel bildliteratura teoristo per liaj libroj Understanding Comics [Komprenadi bildliteraturojn], kiu esploras kelkajn teknikojn por diri histriojn kun bildoj, kaj Reinventing Comics [Reinventadi bildliteraturon], kiu esploras la estonton de bildliteraturo. La tria libro Making Comics [Kreadi bidliteraturojn] eldonos dum 2006, kaj priskribos strekteknikojn kaj aliajn teknikojn por fari bildliteraturojn.

En 1990 li kun lia amiko Stephen Bisette inventis la 24-horan bildliteraturon, dudek-kvar-paĝaj bildliteraturoj kiu estas kreita dum dudek-kvar horoj. Ĝis nun kreitis pli ol tricent el tiaj bildliteraturoj, kreita baldaŭ de profesiaj bildliteraturistoj kaj amatoroj. Multaj eldonitis libroforme en 2004.

Libroj redakti

  • Understanding Comics: the Invisible Art (1994)
  • Reinventing Comics: How Imagination and Technology Are Revolutionizing an Artform (2000)

Eksteraj ligiloj redakti