Scribonius Largus (11 a.K.-54 p.K.) estis roma kuracisto, filo de liberiĝinta sklavo kaj vivis en Romo. Oni scias ke li naskiĝis en Sicilio kaj estis lernanto de Aulus Cornelius Celsus kaj de la gramatikisto Trifono (60 a.K. - 10 a.K.), kiu vivis dum la regado de la roma imperiestro Tiberio (42 a.K. - 37 p.K.).

Scribonius Largus
(11 a. K. - 54 AD)
"De compositiones Medicae", verko skribita de Scribonius Largus kaj eldonita de Johannes Rhodius, en 1528.
"De compositiones Medicae", verko skribita de Scribonius Largus kaj eldonita de Johannes Rhodius, en 1528.
Persona informo
Scribonius Largus
Naskiĝo 11 a.K.[1]
en Sicilio, Italio
Morto 54
en Romo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo kuracistoverkisto vd
Laborkampo medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Unu el liaj lernokunuloj estis iu Vetius Valeus, kiu dum kelka tempo estis amanto de Valeria Mesalina, edzino de la imperiestro Klaŭdio (10-54 AD). Laŭ raportoj de la historiisto Tacito, Valeus estis murdita de Mesalino. Historie, Scribonius Largus estis 54-jara kiam li akompanis la imperiestron Klaŭdion al Britannia kaj ekskribis kolektos da preskriboj kiu igis lin fama ĝis nia epoko. Kiam li finis tiun laboron, li estis 59-jara. Do li vivis dum regado da la imperiestroj Tiberio (14-37), Kaligulo (37-41) kaj Klaŭdio (41-54).

Kelkaj el tiuj datoj deduktiĝas el la faktoj raportitaj en liaj skribaĵoj: ekzemple, li priskribas certan planton en la ĉapitro 163 (trifolium acutum) kiun li raporte asertis kiam li estis "kun sia dio, cezaro, vizitante Britannian". Aliloke (ĉapitro 60) li mencias dentopaston "kiu estis uzata de Mesalino". Verdire, lia nomo signifas "tiu kiu skribas multe" aŭ la poeto. Li ŝajne ne apartenis al la nobela familio de la "Scriboni" kaj tio estas klare difinita pro lia familinomo "Designatus".

Rilate al lia posteno, oni nur scias ke li ne atingis la nivelon kiel "imperian kuraciston" de Klaŭdio, ĉar tiu posteno jam estis okupita de iu "Sertinius" kiu ricevadis salajron je 600 mil sestercoj. Tamen, oni scias ke li estis militkuracisto kaj dum kelka tempo li estis persona kuracisto de la imperiestrino Mesalina. Aliaj personaj kuracistoj de la romaj imperiestroj estis "Andromachus" por Nerono, "Antonius Musa" (63 a.K. - 23 a.K.) por Aŭgusto kaj Oribazo por Juliano la Apostato (361-363).

La vizaĝo de Scribonius Largus videbliĝas en vazo (farita en 1624), kiu portretas la ok ĉefajn kuracistojn de la antikveco, nome Andromako, Ali Abbas[2] (renoma persa kuracisto de la 10-a jarcento), Celsus, Scribonius Largus, Hipokrato, Galeno de Pergamo, Paŭlo de Egino kaj Aviceno. Scribonius Largus certe skribis siajn priskribojn en la latina.

Paralele al lia splenda maniero skribi, ekzistas kelkaj novaj frazoj kiujn li uzis (tiaj kiaj "ut ita dicam" kiuj signifas "nome") kiun tradukisto neniam kapablus uzi, se la originalo estus verkita en la greka. Tamen, ekzistas sennombraj famaj romaj verkistoj, kiuj originale verkis iliajn tekstojn en la greka, ekzemple, Plinio la Maljuna, Sextius Niger[3] kaj Julius Quadratus Bassus[4]. Do, la originalaj tekstoj de Scribonius Largus plej eble estis latinaj, kvankam ekzistis grekaj tekstoj de lia kolekto kiuj estis retradukitaj en la latinan dum la regado de la imperiestro Valentiniano.[5]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti