Scribus estas libera kaj malfermkoda programaro por perkomputila eldonado komparebla kun komerca programaro kiel Adobe PageMaker, QuarkXPress kaj Adobe InDesign. Ekzistas versioj por Vindozo, Makintoŝo, Linukso, Unikso kaj eĉ OS/2.

Scribus
Logotipo

Aŭtoro Scribus Team
Lasta stabila versio 1.6.1
Operaciumo plursistema
Programlingvo C++
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Programtipo perkomputila eldonado
Permesilo GNU LGPL
Retejo https://www.scribus.net
vdr

Scribus fleksebligas enpaĝigadon kaj kompostadon. Per ĝi eblas krei profesiajn prespretajn dosierojn. Ankaŭ eblas per Scribus krei movbildojn kaj interagajn PDF-dokumentojn kaj formularojn.

Scribus en Esperanto redakti

Ekzistas Scribus ankaŭ en Esperanto, inkluzive de versio 1.4.5. Pier Luigi Cinquantini el Italio kunordigas la esperantigadon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti