Scunthorpe

urbo en Anglio

Scunthorpe estas urbo en la angla province Lincolnshire Norda (angle, North Lincolnshire). Ĝi estas la plej granda urbo en la provinco sed ne estas la ĉefurbo.

Scunthorpe
urbeto • eksterparoĥa areo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 977  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 53° 35′ N, 0° 39′ U (mapo)53.5809-0.65020000000001Koordinatoj: 53° 35′ N, 0° 39′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Scunthorpe (Britio)
Scunthorpe (Britio)
DEC
Scunthorpe
Scunthorpe
Situo de Scunthorpe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Scunthorpe [+]
vdr

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento ĝi estis malgranda vilaĝo. Oni eltrovis ferŝtonon en la regiono kaj pro tio la ŝtalindustrio disvolviĝis rapide. Samtempe Scunthorpe kaj aliaj vilaĝoj kreskegis.

En 1936 Scunthorpe kaj la vilaĝoj de Ashby, Brumby, Crosby kaj Frodingham kunligis por kreii la novan urbon Scunthorpe. Nuntempe, laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 79 977 loĝantoj, kaj spite de la peza industrio ĝi estas agrabla “ĝardenurbo”.

Scunthorpe estas bone konata kiel unu el la plej gravaj “ŝtalurboj” en Britio sed ĝi vere suferis dum la reorganizado de la ŝtalindustrio en la jaroj inter 1980 kaj 2000. Malgraŭ la ŝangoj kaj la perdo de laborlokoj la ŝtalindustrio ankoraŭ restas tre grava por la bonfarto de la urbo.

High Street (Alta strato)


Eksteraj ligiloj redakti