Sean Kingston

usona kantisto

Sean Kingston (3-a de februaro 1990 kiel Kisean Anderson en Miami, Florido) estas usona kantisto.

Sean Kingston
Persona informo
Naskonomo Kisean Paul Anderson
Aliaj nomoj Sean Kingston
Naskiĝo 3-an de februaro 1990 (1990-02-03) (34-jaraĝa)
en Miamo
Ŝtataneco Jamajko
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto • repisto • muzikproduktistoaktoro
TTT
Retejo http://www.seankingston.com
vdr
Sean Kingston

Junaĝo redakti

Kingston naskiĝis en Miami kaj plenkreskis en Jamajko. En aĝo de 14 jaroj, li devis rigardi, kiel lia patrino kaj fratino iras en prizonon de Kingstono. Tio tre kortuŝis lin, de tie lia artista nomo.

Muzika kariero redakti

Li unua albumo Sean Kingston aperis en 2007 kaj produktis ĝin Jonathan Rotem. Lia kanto Beautiful Girls atingis eksplodan sukceson en somerfino de 2007. Sean kunlaboris kun Gwen Stefani je ties disketo The Sweet Escape kaj aperis ankaŭ en turneo de Beyoncé. Li kunlaboris en 2008 je albumo Sunday de Flo-Rida Mail.

Lia dua albumo aperis en 2009 kun titolo Tomorrow, kies unua unuopaĵo estis Fire Burning, poste aperis la unuopaĵo Face Drop.

Kingston kunlaboris en remikso de Like This kun repisto MIMS'.

Kingston unuigas diversajn muzikajn ĝenrojn kiel region, repon, kaj popmuzikon. Li havas krom la usona eĉ jamaikan dialekton.

Albumoj redakti

  • Sean Kingston (2007)
  • Tomorrow (2009)
  • Back 2 Life (2013)

Eksteraj ligiloj redakti